Renovigi Eŭropon

politika grupo de Eŭropa Parlamento

Renovigi Eŭropon (en la angla Renew Europe) estas politika grupo de la Eŭropa Parlamento estiĝinta en junio 2019, por la naŭa mandato de la Eŭropa Parlamento. Ĝi subtenas liberalan, por-eŭropan politikon. La grupo estas la posteulo de la grupo de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (ALDE) kiu ekzistis dum la sesa, sepa kaj oka mandatoj de 2004 ĝis 2019.

Renovigi Eŭropon
emblemo
Anglalingva logotipo
de la partio Renovigi Eŭropon.
politika grupo de Eŭropa Parlamento
Komenco 20-a de junio 2019 vd
Antaŭe Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo vd
Ideologio

liberalismofederaciiĝo de Eŭropa Unio

Ĉefestro(j) Valérie Hayer • Dacian Cioloș • Stéphane Séjourné • Malik Azmani vd
Retejo Oficiala retejo
vdr