Respubliko Ragusa

(Alidirektita el Respubliko de Dubrovnik)

La Respubliko de RagusaRespubliko de Dubrovnik estis sendependa respubliko ĉe la orienta marbordo de la Adriatika Maro, regata de la urbo Dubrovnik (Ragusa en la latina kaj itala), kiu ekzistis de 1358 ĝis 1808. Ĝi estis unu el la Maraj Respublikoj, kiel ankaŭ la Venecia Respubliko aŭ la Ĝenova Respubliko. Ĝi atingis sian komercan pinton en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, sed fine estis konkerita de la Unua Franca Imperio sub Napeoleono. Post Napoleono, ĝin akiris la Aŭstra imperio. Hodiaŭ ĝi situas en la plej suda parto de Kroatio.

Respubliko Ragusa
Plena origina nomo:
latine Respublica Ragusina
kroate 
Dubrovačka Republika
itale 
Repubblica di Ragusa'
 Venecia Respubliko 13581808 Iliriaj Provincoj 

historia lando • vasala ŝtato • urboŝtato • maritime republic
Geografio
Limoj de la Respubliko Ragusa, de 1426
Limoj de la Respubliko Ragusa, de 1426
Ĉefurbo:
Areo:
1 500 km² (1808 ?)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
30 000 (1808 ?)
Oficiale latina ĝis 1492, poste itala. Parolataj kroata kaj dalmatia
Ŝtat-strukturo
respubliko Aristokratia respubliko (urbo-ŝtato)
Antaŭaj ŝtatoj:
Venecia Respubliko Venecia Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Iliriaj Provincoj Iliriaj Provincoj
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Dubrovnik antaŭ la tertremo de 1667, fotogravuraĵo Kowalczyk 1909
Pentraĵo de 1667, hodiaŭ en arĥivoj de Dubrovnik

La nacia motto estis latine Non bene pro toto libertas venditur auro = kroate Sloboda se ne prodaje za sve zlato svijeta = itale La libertà non si vende nemmeno per tutto l'oro del mondo = "Libereco ne vendeblas por ĉiu oro en la mondo".

La patrono-sanktulo estis Sankta Blazio.