Rhodes Reason

usona aktoro

Rhodes REASON (1930 - 2014) estis usona aktoro, kiu aperis, dum sia 40-a jara kariero, en ĉirkaŭ 250 roloj en televido, kino, kaj teatro. Li estis frato de Rex Reason kaj bofrato de Sanita Pelkey.

Rhodes Reason
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1930 (1930-04-19)
en Glendale
Morto 26-an de decembro 2014 (2014-12-26) (84-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Mortis per limfomo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Gefratoj Rex Reason vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron 18-jaraĝa per teatraĵo Romeo kaj Julieto. Televidan karieron li ekis per Stars Over Hollywood en 1951 kaj en la sama jaro li partoprenis mallongan britan kinfilmon Jack Sterling: White Hunter.

Dum 1950-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel TV Reader's Digest, Tales of the Texas Rangers, Maverick kaj Philip Marlowe, kaj kinfilmojn Lady Godiva of Coventry, Tension at Table Rock, Flight to Hong Kong, The Desperados Are in Town, Voodoo Island, The Big Fisherman, Yellowstone Kelly, inter aliajn. Ofte en filmoj de sia junaĝo, li aperis kiel belulo, foje en kostumoj de bano.

En la sekva jardeko, Reason laboris ĉe televidserioj Bronco, Laramie, The Rifleman, Perry Mason, Daniel Boone, The Time Tunnel, The Big Valley, The Lucy Show kaj Star Trek kaj filmoj kiel A Fever in the Blood kaj la japana Kingu Kongu no gyakushû.

Poste, en la 1970-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn Mission: Impossible, Here's Lucy, The Manhunter, inter aliajn kaj filmon Cat Murkil and the Silks (1976).