Ricardo Codorniu

hispana esperantisto
(Alidirektita el Ricardo CODORNIU)

Ricardo CODORNIU Y STÁRICO [kodorniu] (naskiĝinta la 6-an de junio 1846 en Cartagena; mortinta la 26-an de septembro 1923 en Murcia) estis hispana arbara inĝeniero, unu el la ĉefaj figuroj de la frua hispana Esperanto-movado.

Ricardo Codorniu
Codorniu en 1906
Codorniu en 1906
Persona informo
Naskonomo Ricardo Codorníu y Stárico
Naskiĝo 6-an de junio 1846 (1846-06-06)
en Kartaĥeno
Morto 26-an de septembro 1923 (1923-09-26) (77-jaraĝa)
en Murcio
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Escuela Técnica Superior de Ingenieros de Montes (Universidad Politécnica de Madrid)
Parencoj Juan Antonio Pérez-Urruti y Villalobos
Jaime Bosch y Moré
Okupo
Okupo esperantisto • forestry engineer
vdr
Monumento en Parko Retiro en Madrido

Oni tradicie konsideras lin la fondinto de la forsta inĝenieriko en Hispanio. Li direktis la rearbarigon de la montaro Sierra Espuña, en sia naskiĝregiono Murcio. Li ricevis multnombrajn agnoskojn fare de la hispanaj popolo kaj registaro, kun honormedaloj kaj statuoj (interalie unu en Parko Retiro de Madrido). Li estis konata kiel la apostolo de la arbo. Codorniu estis prezidanto de la Reĝa Hispana Societo de Naturhistorio kaj fondinto de la Societo de Amikoj de la Arbo.

Li estis unu el la unuaj hispanoj, kiuj lernis la lingvon Esperanto, kaj dediĉis multajn penojn al ĝia propagando. Li estis prezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, ekde ĝia fondiĝo en 1903 kaj membro de la Lingva Komitato.