Richard CANTILLON (franca prononco: [kɑ̃tijɔ̃]; 1680-aj jaroj – Majo 1734) estis irland-franca ekonomikisto kaj verkisto de "Essai sur la Nature du Commerce en Général" (Eseon pri la naturo de komerco ĝenerale), libro konsiderata de William Stanley Jevons kiel la "ludilo de politika ekonomio".[1] Kvankam ekzistas malmulta informaro pri la vivo de Cantillon, oni scias, ke li iĝis sukcesa bankisto kaj komercisto jam tre juna. Lia sukceso estis derivita el la politikaj kaj negocaj konektoj kiujn li faris pere de sia familio kaj tra frua dungito, James Brydges. Dum la fino de la 1710-aj jaroj kaj komenco de la 1720-aj jaroj, Cantillon spekulacis, kaj poste helpis la financon de la entrepreno de John Law nome Mississippi Company, el kio li ricevis grandan riĉon. Tamen, lia sukceso estis je la kosto de liaj ŝuldantoj, kiuj persekutis lin per juraj procesoj, krimakuzoj, kaj eĉ murdokomplotoj ĝis sia morto en 1734.

Richard Cantillon
Persona informo
Richard Cantillon
Naskiĝo 30-an de novembro 1674 (1674-11-30)
en Graflando Kerry
Morto 14-an de majo 1734 (1734-05-14) (59-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro hazarda morto • hommortigo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco IrlandoFrancio vd
Subskribo Richard Cantillon
Familio
Edz(in)o Mary Anne O'Mahony vd
Infanoj Henrietta Cantillon vd
Profesio
Okupo ekonomikistofilozofoverkisto • bankisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Essai restis la nura survivanta verko de Cantillon kiel kontribuo al ekonomiko. Ĝi estis verkiita ĉirkaŭ 1730 kaj cirkulis amplekse per manuskripta formo, sed ne estis publikigita ĝis 1755. Lia verko estis tradukita en hispanan fare de Gaspar Melchor de Jovellanos, probable fine de la 1770-aj jaroj, kaj konsiderita mejloŝtona legaĵo por politika ekonomiko. Spite la fakton, ke ĝi havis grandan influon sur la frua disvolvigo de la fiziokrata kaj la klasika skolo de pensaro, Essai estis poste forgesita ĝis sia remalkovro fare de Jevons fine de la 19-a jarcento.[2] Cantillon estis influita de siaj espertoj kiel bankisto, kaj speciale fare de la ekonomia bobelo de la entrepreno de John Law nome Mississippi Company. Li estis ankaŭ tre forte influita de antaŭaj ekonomikistoj, speciale fare de William Petty.

Essai estas konsiderata la unua kompleta traktaĵo pri ekonomiko, kun nombraj kontribuoj al la scienco. Tiuj kontribuoj estas jenaj: lia metodologio pri kaŭzo kaj efiko, monteorioj, lia koncepto de la entreprenisto kiel riskanto, kaj la disvolvigo de spaca ekonomiko. La verko de Cantillon' nome Essai havis gravan influon sur la frua disvolvigo de politika ekonomiko, kiel super la verkoj de Adam Smith, Anne Turgot, Jean-Baptiste Say, Frédéric Bastiat kaj François Quesnay.[3]

Referencoj redakti

  1. Jevons 1881, p. 342; skribis Jevons, "Cantillon's essay is, more emphatically than any other single work, 'the cradle of political economy.'" Cantillon 2010, p. 15; Eldonistoj Mark Thornton kaj Chantal Saucier skribis, "The influence of Cantillon's manuscript was largely unknown and the book had fallen so far into neglect that William Stanley Jevons was said to have "rediscovered" it in the late 19th century."
  2. Cantillon 2010, p. 15
  3. (2013) “Richard Cantillon: The Father of Economics”, History Ireland 21 (2), p. 20–23.