Malfermi la ĉefan menuon

Richard Maria Werner

aŭstra profesoro


Richard Maria WERNER (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1854 en Jihlava, mortinta la 31-an de januaro 1913 en Vieno) estis aŭstra literaturhistoriisto.

Richard Maria Werner
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1854 (1854-08-14)
en Jihlava
Morto 31-an de januaro 1913 (1913-01-31) (58-jara)
en Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio
Profesio profesoro
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Li studis inter 1872–1876 en Vieno ĉe Heinzel, Tomaschek kaj Zupitza germanistikon, ĉe Conze klasikan arkeologion kaj - post doktoriĝo - ankoraŭ ĉe Scherer en Strasburgo kaj en Berlino ĉe Müllenhoff. En 1878 li habilitiĝis ĉe la Universitato de Graz kiel privata docento pri germanaj literaturo kaj lingvo. En 1883 li iĝis eksterordinara, en 1886 ordinara profesoro en Lvivo.

VerkojRedakti

Jen liaj publikigaĵoj gravaj: »Ludwig Philipp Hahn, ein Beitrag zur Geschichte der Sturm- und Drangzeit« (Strasburgo 1876); »Die Basler Bearbeitung von Lamprechts Alexander untersucht« (Wiener Sitzungsberichte, 1879); »Lessings Emilia Galotti, nebst einem Anhang: Die dreiaktige Bearbeitung« (Berlin 1882); »Der Wiener Hanswurst. Stranitzkys und seiner Nachfolger ausgewählte Schriften« (»Wiener Neudrucke«, 1883–86, 2 vol.); »Goethe und Gräfin O'Donell, ungedruckte Briefe nebst dichterischen Beilagen« (Berlin 1884); »Bürgers Ausgewählte Werke« (Stuttgart 1886); »Aus dem Josephinischen Wien. Geblers und Nicolais Briefwechsel 1771–1786« (1888); »Julius von Tarent und die dramatischen Fragmente von Johann Anton Leisewitz« (Heilbronn 1889); »Lyrik und Lyriker, eine Untersuchung« (Hamburg 1890); »Der Laufner Don Juan, ein Beitrag zur Geschichte des Volksschauspiels« (1891); »Betty Paoli« (Bratislavo 1898); »Vollendete und Ringende. Dichter und Dichtungen der Neuzeit geschildert« (Minden i. W. 1900)

Li ankaŭ tre meritis pro siaj esploroj pri Friedrich Hebbel. Li eldonis kritikan eldonon de la verkaro de Hebbel sub la titolo »Sämtliche Werke« (Berlin 1900–03, 12 vol.), krome »Tagebücher« (1903, 4 vol.) kaj »Briefen« (1904–07, 8 vol.); al tio li aldone liveris la fruktodonan biografion »Hebbel« (vol. 47 kaj 48 de »Geisteshelden«, Berlin 1905)

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 541-542, kio legeblas tie ĉi interrete.