Neerach

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Riedt ĉe Neerach)
Neerach
Blazono de Neerach
Malnova lernejo de Neerach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 30′ 43″ N 8° 28′ 21″ O / 47.51194 °N, 8.47250 °O / 47.51194; 8.47250 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 43″ N 8° 28′ 21″ O / 47.51194 °N, 8.47250 °O / 47.51194; 8.47250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2808
Areo 6,01 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 8173
Komunumkodo 0088
Mapo de Neerach
vdr

Pri la komunumo redakti

Neerach estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2808 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

 
Centro de Riedt

Nerach situas en relative ebene kamparo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Neerach kaj Riedt. La sudorientan parton de la komunuma teritorio kovras la marĉo de Neerach, belega naturprotektejo, kiu estas rifuĝejo de multaj minacataj plantoj bestoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,01 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neerach limas en nordo al Stadel ĉe Niederglatt, en nordoriento al Hochfelden, en oriento al Höri, en sudoriento al Niederglatt, en sudokcidento al Steinmaur kaj en nordokcidento al Bachs.

Trafiko redakti

Neerach estas per poŝtaŭtobusoj bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de setlejo en Neerach estas de Riedt, kiu datiĝas el la jaro 1149. Tiam certa Berchtold transdonis bienon en Riet al la Monaĥejo Martin sur la Zurika Monto. La unua dokumenta mencio de Neerach mem datiĝas el la jaro 1169 kaj ankaŭ temas pri donaco al la sama monaĥejo; tiel estis mencitaj kiel atestantoj la fratoj Ruodgerus kaj Otto de Nerracho. En la jaro 1442 falis sub zurika regado kaj restis ĝis la jaro 1798 parto de la ĉefvoktejo Neuamt.

Eksteraj ligiloj redakti