Riex estas iama svisa komunumo de la Distrikto Lavaux-Oron en la Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 269 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Kun efiko de la 1-a de julio 2011 ĝi estis integrita al la nova komunumo Bourg-en-Lavaux.

Riex
Blazono de Riex
Blazono de Riex
Blazono de Riex
La Turo de Gourze
La Turo de Gourze
La Turo de Gourze
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Komunumo(j) Bourg-en-Lavaux
Koordinatoj  46° 29′ 35″ N 06° 44′ 10″ O / 46.49306 °N, 6.73611 °O / 46.49306; 6.73611 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 35″ N 06° 44′ 10″ O / 46.49306 °N, 6.73611 °O / 46.49306; 6.73611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 269
Areo 1,37 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 1097
Mapo de Riex
Mapo de Riex
Situa mapo de Riex
vdr

Geografio redakti

Riex situas en la Vitejo de Lavaux ĉirkaŭ 8 km oriente de Laŭzano, kaj 10 km okcidente de Vevey. Male al ĝia najbaro Cully, ĝi ne etendiĝas ĝis la bordo de Lago Lemano.[1]

Trafiko redakti

Kvankam la vilaĝo Riex mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi bone atingeblas. Tra ĝi kondukas konekta vojo de Cully al Chexbres. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu pasas tra la komunuma teritorio, situas proksimume 4 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chexbres. Pere de poŝtaŭtolinio de Cully al Chexbres la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Iamaj najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj antaŭ al komunuma kuniĝo estis en sude kaj okcidento Cully, en nordo Forel (Lavaux), kaj en oriento Epesses.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riex datiĝas el la jaro 1184 kiel Ruez. Per referendumo la 17-an de majo 2009, la komunumoj Villette (Lavaux), Grandvaux, Cully, Riex kaj Epesses decidis unuiĝi Arkivigite je 2009-02-14 per la retarkivo Wayback Machine. Ili iĝis la komunumo Bourg-en-Lavaux je la 1-a de julio 2011.[2]

Monumentoj redakti

Norde de Riex, estas la Turo de Gourze, kvadrata mezepoka gvatturo alta 9 metrojn. Ĝi datiĝas de inter la 9-a kaj la 11-a jarcento kaj estis forbrulita komence de la 16-a jarcento. Oni povas viziti ĝin danke al moderna ŝtuparo. Sur ĝia okcidenta angulo estas instalita piramido, kiu utilas kiel markilo por triangulado (ĝia alteco estas ekzakte 936,25 metroj).

Alia vidindaĵo estas la kapelo Sankta Teodulo, en la urbo, kiu datigas de la 15-a jarcento.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti