Grandvaux VD
- La mallongigo VD en Grandvaux VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Grandvaux. |
Grandvaux estas iama svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo ĉe la bordo de Lago Lemano, ĉirkaŭ 7 km oriente de Laŭzano, kaj 11 km okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaux. Kun efiko de la 1-a de julio 2011 ĝi estis integrita al la nova komunumo Bourg-en-Lavaux.
Grandvaux | |
---|---|
Blazono de Grandvaux | |
Grandvaux | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Komunumo(j) | Bourg-en-Lavaux |
Koordinatoj | 46° 30′ 00″ N 06° 43′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.71667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 00″ N 06° 43′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.71667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1 944 (2007) |
Areo | 2,95 km² |
Alteco | 489 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1091 |
Situa mapo de Grandvaux | |
La najbaraj komunumoj estas okcidente: Villette (Lavaux); norde: Forel (Lavaux); kaj oriente: Cully.
La komunumo entenas vilaĝojn :Crêts-Leyron, Le Signal, Le Tronchet.
Per referendumo la 17-an de majo 2009, la komunumoj Villette (Lavaux), Grandvaux, Cully, Riex kaj Epesses decidis unuiĝi Arkivigite je 2009-02-14 per la retarkivo Wayback Machine. Ili iĝos la komunumo Bourg-en-Lavaux kun efiko de la 1-a de julio 2011.
La bildstriisto Hugo Pratt vivis en Grandvaux kaj tie mortis. Honore al li, estas statuo de lia fikciulo Corto Maltese apud la urbodomo.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retpaĝo de Grandvaux Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Grandvaux VD en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)