Nederlanda aŭtovojo 6

(Alidirektita el Rijksweg 6)

La nederlanda aŭtovojo 6A6 (nederlande Rijksweg 6, aŭ Autosnelweg A6) estas aŭtovojo inter nodopunkto Muiderberg sudokcidente kaj la nodopunkto Joure proksime de la urbo Heerenveen nordoriente - tie la vojo eniras la nederlandan aŭtovojon 7, kiu pluiras orienten direkte al la plej nordokcidenta parto de Germanio. La aŭtovojo transiras la polderojn, do la antaŭe marajn, artefarite sekigitajn teritoriojn, de la provinco Flevoland, kaj interalie ligas la urbojn Almere, Lelystad, Emmeloord (komunumo Noordoostpolder) kaj Joure (komunumo Skarsterlân).

Nederlanda aŭtovojo 6
aŭtovojo • rijksweg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 101 km
Provincoj: Norda Holando,
Flevoland,
Frislando
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr
la aŭtovojo inter Almere kaj Lelystad