River Phoenix
River PHOENIX [river finiks] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto, 1970, mortis la 31-an de oktobro, 1993) estis usona aktoro kaj muzikisto.
River Phoenix | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | River Jude Bottom |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1970 en Madras |
Morto | 31-an de oktobro 1993 (23-jara) en Okcidenta Holivudo |
Mortokialo | venenado • kora malsufiĉo |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | San-Juano • Gainesville • Crockett |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patrino | Arlyn Phoenix |
Frat(in)oj | Joaquin Phoenix • Liberty Phoenix • Summer Phoenix • Rain Phoenix |
Okupo | |
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmaktoro • surstrata artisto • muzikisto • kantaŭtoro • komponisto • mediprotektulo • gitaristo • modelo |
River Phoenix naskiĝis en Madras, Oregono. La nekutima antaŭnomo River (= Rivero) supozeble reprezentis la hipiajn idealojn de liaj gepatroj - du fratinoj de li nomiĝis ekz. Rainbow (=Ĉielarko) kaj Liberty Butterfly (=Libereco Papilio).
Jam kiel sep-jara knabo River publike kantis kaj gitaroludis, ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko, kie la familio vagadis. Poste, ree en Usono, la 10-jarulo aperis en televidserioj kaj varbanoncoj. Lia kino-kariero komenciĝis en 1985 kun la filmo Explorers (Esploristoj). Sekvis filmo post filmo, grandaj kaj malgrandaj roloj. Sian lastan filmrolon (en Dark blood) li tamen ne plu povis fini: Je la 31-a de oktobro 1993 River Phoenix mortis pro trodozo de drogoj en West Hollywood.
Listo de filmojRedakti
- Explorers (1985)
- Stand By Me (1986)
- The Mosquito Coast (1986)
- A Night in the Life of Jimmy Reardon (1988)
- Running on Empty (1988)
- Little Nikita (1988)
- Running on Empty (1988)
- Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (1989)
- I Love You To Death (1990)
- Dogfight (1991)
- My Own Private Idaho (1991)
- Sneakers (1992)
- The Thing Called Love (1993)
- Dark Blood (1993, ne finita)