Senegalo (rivero)

Rivero en Okcidentafriko
(Alidirektita el Rivero Senegalo)

Rivero Senegalo (aŭ Senegal-rivero) estas rivero en Okcidentafriko, kiu estiĝas per kunfluo de riveroj Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio)Koordinatoj: 13° 48′ N 10° 50′ U / 13.800 °N, 10.833 °U / 13.800; -10.833 (mapo). Ĝi markas la limon inter Senegalo kaj Maŭritanio.

rivero Senegal
... fluas tra Ndar (St. Louis)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 790 km [1]
Akvokolekta areo 337 000 km²
Averaĝa trafluo 640 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 750 m [1]
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Bafingo kaj Bakojo,
ĉe Bafulabeo (Malio)
[1] Bafingo estas la plej longa fontorivero, kaj ŝanĝas
sian nomon al Senegalo en Bafulabeo
Rivero en Afriko
vdr

Rivero Senegalo longas 1790[1] km. La enfuejo en la Atlantika Oceano estas iom barita per malvasta sabla terlango ("Langue de Barbarie").

Senegal-rivero havas akvokolektan areon de 483.181 km² kaj forfluigas ĉirkaŭ 8 million km³ da akvo jare. Gravaj flankriveroj estas Faleme-rivero, Karakoro-rivero, kaj Gorgol-rivero.

Senegal-rivero estas ŝipirebla ĝis Podor en Senegalo (entute ĉirkaŭ 175 km) dum la tuta jaro kaj dum la pluvsezono plue ĝis Kayes (Malio).

Rivero Senegalo jam estis menciita de Plinio sub la nomo Bambotus (= "rivero de hipopotamoj", laŭ la fenica-hebrea "behemoth" = "hipopotamo"). Ptolemeo nomis ĝin Nias.

Nomo redakti

Deveno de la nomo: Kiam la unuaj eŭropaj esploristoj alvenis ĉe la elfluejo de la rivero ili vidis fiŝkaptistojn lokajn, kaj demandis ilin montrante al la riverbordo "kiu estas la nomo de tiu rivero?" Sed la indiĝenoj pensis ke ili montris la boatojn sur la plaĝo, kaj "respondis "tio estas niaj pirogoj", kio sonis en la loka lingvo "senegal", kaj la eŭropanoj kredis ke tio estas la nomo de la rivero!

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pri la longeco de la rivero estas diversaj informoj en diversaj vikipedioj:
    • pola: 1080 km (kun Bafingo 1430 km)
    • germana: 1086 km
    • ĉeĥa: 1086 km, kun Bafing-rivero 1790 km.
    • hispana: 1.420 km
    • galega: 1.430 km
    • itala: 1.600 km
    • araba: 1790 km
    • rusa: 1970 км.
    • litova: 1 790 (2 272 kun Bafingo) km