Ubierna (rivero)

(Alidirektita el Rivero Ubierna)

Ubierna estas rivero en Hispanio, alfluanto de la rivero Arlanzón, siavice alfluanto de la grandrivero Douro. Ĝi ekfluas en la loko Páramo de Masa, ĉe la loĝloko Masa en Merindad de Río Ubierna. Ĝi fluas tute nur tra la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, dum ĉirkaŭ 50 km.

Río Ubierna
La rivero Ubierna kiam ĝi pasas tra Quintanilla Morocisla (es)
La rivero Ubierna kiam ĝi pasas tra Quintanilla Morocisla (es)
La rivero Ubierna kiam ĝi pasas tra Quintanilla Morocisla (es)
rivero
Bazaj informoj
Rivera reto Doŭro
Longeco 50 km
Fluo
Fonto Páramo de Masa (es)
- Alteco super marnivelo 1 050 m
Enfluejo Arlanzón (rivero)
Geografio
vdr

Ĝi trafluas la municipojn Merindad de Río Ubierna, Quintanaortuño, Quintanilla Vivar, Sotragero kaj Alfoz de Quintanadueñas. Alfluas en Arlanzón ĉe la loĝloko Villalonquéjar, municipa teritorio de Burgoso.