Robert BUTLER (17-a de novembro 1927 - 3-a de novembro 2023) estis usona reĝisoro[1] kiu ricevis Premion Emmy. Li reĝisoris provepizodojn por multaj televidserioj kiel Star Trek kaj Hill Street Blues.

Robert Butler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1927 (1927-11-17)
en Los-Anĝeleso
Morto 3-an de novembro 2023 (2023-11-03) (95-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Kariero redakti

Butler diplomiĝis pro la angla per la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeloj (UCLA). Li estis unue en armea bando, antaŭ sia kariero kiel reĝisoro per epizodo de Hennesey (ĉefrolita de Jackie Cooper) en kiu partoprenis juna Ron Howard.[2] kaj de tiam reĝisoris famajn spektaklojn kiel The Untouchables, Dr. Kildare, The Dick Van Dyke Show, Batman, The Fugitive and The Twilight Zone.

Butler reĝisoris provepizodojn por multaj famaj televidserioj kiel Star Trek, Hogan's Heroes, Batman, The Blue Knight, Hill Street Blues, Remington Steele (kiun li kunkreis), Moonlighting, Sisters, kaj Lois & Clark: The New Adventures of Superman.

Butler ankaŭ direktis epizodojn por multaj aliaj televidaĵojn kiel I Spy, Blue Light, The Invaders, Gunsmoke, The Outcasts, Mission: Impossible, Kung Fu, Hawaii Five-O, Columbo kaj Midnight Caller.

Li reĝisoris la aktoron Kurt Russell en kvar kinofilmoj de Walt Disney kiel Guns in the Heather, The Computer Wore Tennis Shoes kaj The Barefoot Executive.

Butler gajnis du premiojn Emmy Awards, la unua 1973 per provepizodo de The Blue Knight kaj la dua 1981 per Hill Street Blues.

Referencoj redakti

  1. Robert Butler. The New York Times. Arkivita el la originalo je 2013-07-28. Alirita 2019-01-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-28. Alirita 2021-08-19.
  2. Susan King, "Director Robert Butler put stamp on 'Batman,' other landmark series", Los Angeles Times, February 15, 2014.