Robert Crumb

usona kartunisto

Robert Dennis CRUMB (/krʌm/; 30an de Aŭgusto, 1943) estas usona bildliteraturisto kaj muzikisto kiu ofte subskribis siajn verkojn kiel R. Crumb. Lia verkaro montras nostalgion por la usona popola kulturo de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, kaj satiron de la siatempa kulturo de Usono.

Robert Crumb
Persona informo
Naskonomo Robert Dennis Crumb
Aliaj nomoj Crumb, Robert
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1943 (1943-08-30) (80-jaraĝa)
en Filadelfio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)oj Maxon Crumb • Charles Crumb
Edz(in)o Aline Kominsky-Crumb
Infano Sophie Crumb
Okupo
Okupo kartunisto • bildliteraturisto • banĝisto • ĵurnalisto • romanisto • muzikistoverkisto • desegnisto • diskografa artisto
Verkoj Angelfood McSpade
TTT
Retejo http://www.rcrumb.com
vdr

Crumb estas fekunda artisto kaj kontribuis al multaj el ŝlosilaj verkoj de la movado de subkultura komikso en la 1960-aj jaroj; li estis fondinto de la unua sukcesa subkultura komiksa publikaĵo, nome Zap Comix, kontribuante al ĉiuj el la 16 numeroj. Li estis aldone kontribuanta al East Village Other kaj al multaj aliaj publikaĵoj, kiel vario de unikaj kaj antologiaj komiks-libroj. Dum tiu epoko, inspirita de psikedelio kaj bildliteraturo el la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, li enkondukis ampleksan varion de roluloj kiuj iĝis tre popularaj, kiel kelkaj kontraŭkulturaj ikonoj, kiel Fritz the Cat kaj Mr. Natural, kaj la bildoj el sia strio Keep on Truckin'. Seksaj temoj abundis en ĉiuj tiuj projektoj, ofte nuance al eskatologiaj kaj pornografiaj komiksoj, laŭ la diversaj kategoriigoj. En la mezo da la 1970-aj jaroj, li kontribuis al la antologio Arcade; post la dekadenco de la subkulturo, li translokiĝis al biografiaj kaj membiografiaj temoj rafinante sian desegnan stilon, tre striita krajon-inka stilo inspirita de la bildliteraturo de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Multo de lia verkaro aperis en gazeto kiun li mem fondis, nome Weirdo (strangulo, 1981–1993), kiu estis unu el la plej elstaraj publikaĵoj de la epoko de alternativa komikso. Dum lia kariero progresis, lia komika verkaro iĝis pli membiografia.