Robert Goddard

usona fizikisto
(Alidirektita el Robert GODDARD)

Robert Hutchins GODDARD, nask. je la 5-a de oktobro 1882, mort. je la 10-a de aŭgusto 1945 estas pioniro konstruante raketojn interalie cele al kosmoesplorado.

Robert Goddard
Persona informo
Robert Hutchings Goddard
Naskonomo Robert Hutchings Goddard
Naskiĝo 5-an de oktobro 1882 (1882-10-05)
en Worcester
Morto 10-an de aŭgusto 1945 (1945-08-10) (62-jaraĝa)
en Baltimore
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Hope Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Clark • Worcester Polytechnic Institute • South High Community School vd
Subskribo Robert Goddard
Familio
Patro Frankie Ruiz vd
Edz(in)o Esther Christine Kisk vd
Profesio
Okupo aerokosma inĝeniero • fizikistoinventisto • matematikisto • inĝenieroastronomo vd
Laborkampo kosmonaŭtikofiziko • discoveries and inventions vd
Doktoreca konsilisto Arthur Gordon Webster vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Goddard kaj lia raketo en 1926.

Tion li diris ĉe la fino de sia teĥnika libro publikigita en 1920 A method reaching extreme altitudes (metodo por atingi ekstremajn altecojn). Kvankam li tion esprimis kun sobro kaj atentigo al supertrapasendaj malfacilaĵoj, tiuj kelkaj linioj en la libro altiris je li tempeston da priridoj, kaj lia domo estis sturmita de ironiaj gazetistoj (tamen kiel sciate la historio montris, ke li pravis!).

Li enamiĝis je la virino, kiu tajpis lian manuskripton kaj du jarojn pliposte ili geedziĝis.

Lia pasio ekis frue: kiam li estis 15 jara foje grimpinta en ĉerizarbon, li ekrevis pri planedo Marso, kaj li promesis al si ke iam li iros sur Marson, kaj li dum la tuta vivo ĉiun 19-an de oktobro ree grimpis en la ĉerizarbon por refari sian solenan promeson! (en la jaro 1938-a, ventego faligis la arbon).

La 16-an de marto 1926 li startigis la unuan raketon pelitan de likvaj bruligaĵoj (likva oksigeno kaj benzino).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti