Roberto Ferruzzi
Roberto FERRUZZI (naskiĝis la 16-an de decembro 1853 en Šibenik, Dalmatio, mortis la 16-an de februaro 1934[1] en Venecio) estis itala pentristo.
Roberto | |
---|---|
La Madonnina en originala versio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de decembro 1853 en Šibenik, Dalmatio |
Morto | la 16-an de februaro 1934 en Venecio, Italio Ŝablono:Flagicon |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1934) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Madonnina |
Li pentris la faman Madonnina (Malgranda Virgulino), per kiu li gajnis la duan Biennale di Venezia en 1897.
Biografio
redaktiRoberto Ferruzzi naskiĝis en Šibenik en Dalmatio, en 1853 de italaj gepatroj. kvar-jaraĝa li transloĝiĝis en Venecion, por studoj. Post la morto de sia patro, advokato, li revenis al Dalmatio, kie li vivis ĝis la aĝo de 14, dediĉante sin al klasikaj studoj kaj pentrarto (memlernanto).
Li translokiĝis al Luvigliano, frakcio de Torreglia, kie li pentris multajn pentraĵojn, inter ili la faman Madonnina.
Li mortis la 16-an de februaro 1934 kaj estis entombigita kun sia edzino Esther Sorgato kaj filino Mariska en la malgranda tombejo de Luvigliano.
Du el liaj posteuloj estas nomitaj Roberto Ferruzzi: Bobo (patro), pentristo de lagunoj, kaj Robi (filo) sperta en la historio de arto kaj antikvaĵoj en Venecio.
La Madonnina
redaktiLa Madonnina estas la mondfama pentraĵo kiu estas ligita kun la nomo de Ferruzzi, kiu volis reprezenti la patrinecon. Post la granda sukceso, li ŝanĝis ĝian nomon al La Madonnina.