Robin Hood (1973)
Robin Hood - angle, prononco laŭ sistemo IFA [ɹˈɑːbɪn hˈʊd] - estas usona animaciita fantasta aventura filmo de 1973. Produktita de Walt Disney Productions kaj distribuita de Buena Vista Distribution, la animacia filmo estis reĝisorita de Wolfgang Reitherman. Ĝia intrigo baziĝas sur la samnoma angla legendo, kaj kiel en la legendo, ankaŭ la filma historio disvolviĝas en la arbaro Sherwood proksime de Nottingham.
Robin Hood | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | Robin Hood |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 8 nov. 1973 |
Ĝenro | muzika filmo, amikopara filmo, fantasta filmo, tradicie farita movbildo, porfamilia filmo, komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Wolfgang Reitherman |
Produktisto(j) | Wolfgang Reitherman |
Scenaro | Larry Clemmons |
Loko de rakonto | Nottingham • Reĝlando Anglio • Anglio • Arbaro Sherwood |
Muziko de | George Bruns • Roger Miller • Floyd Huddleston • Johnny Mercer • George Bruns |
Ĉefrolantoj | Brian Bedford, Monica Evans, Phil Harris, Peter Ustinov, Terry-Thomas, Pat Buttram, Carole Shelley, Roger Miller, Andy Devine, George Lindsey, Ken Curtis, John Fiedler, Barbara Luddy, Billy Whitaker, Dana Laurita, Dori Whitaker, nekonata valoro, Candy Candido kaj J. Pat O'Malley |
Produktinta firmao | Walt Disney Company |
IMDb | |
Voĉaktoroj
redaktien la origina, anglalingva versio:
Brian Bedford, Monica Evans, Phil Harris, Peter Ustinov, Terry-Thomas, Pat Buttram, Carole Shelley, Roger Miller, Andy Devine, George Lindsey, Ken Curtis, John Fiedler, Barbara Luddy, Billy Whitaker, Dana Laurita, Dori Whitaker, nekonata valoro, Candy Candido kaj J. Pat O'Malley
La brita aktoro Peter Ustinov cetere voĉaktoris la kontraŭulon de Robin, princo Johano - aludo al Johano de Anglio (1166-1216) - ne nur en la angla originalo, sed ankaŭ en la germana versio.
Vidu ankaŭ
redakti- Robin Hood, pri la fikcia heroo ĝenerale
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo, arkivigita en novembro 2023 (angle)
- du-minuta prezenta filmeto en la retejo Jutubo (angle)
- 40-sekunda prezenta filmeto kun kanto de la granda urso Johaneto, amiko de Robin en la retejo Jutubo (germane)
- preskaŭ 4-minutaj kolektoj de scenoj kun princo Johano, la kontraŭulo de Robin (angle)
- Robin Hood en Interreta filma datumbazo (angle)