Robyn, artistnomo de Robin Miriam Carlsson, estas sveda kantistino, naskita en Stokholmo la 12-an de junio 1979.

Robyn

Biografio kaj kariero redakti

La komencoj redakti

Robin Miriam Clarsson, pli konata sub la nomo Robyn, naskiĝis la 12-an de junio 1979 ĉe Stokholmo. Ĉio komenciĝas kiam ŝi partoprenas la muzikan laboratorion de sia lernejo, por kiu ŝi skribas kaj interpretas sian unuan kanzonon, je la juna aĝo de 13 jaroj, kaj, hazarde aŭ destine, la tagon de la prezentado ŝi estas invitata de fama sveda kantistino, Meja, kiu, aŭdinte la malĝojan kanzonon de Robyn (kiu priparolas la divorcon de ŝiaj gepatroj), entuziasmas; ŝi tuj decidas paroli kun la gepatroj de la knabino kaj la akordo estas ke, fininte la studojn, Robyn subskribos kontrakton kun la Ricochet Records Sweden, helpa de IMG.

La debuto kaj la sukceso redakti

La destina jaro, nome tiu de ŝia diskografia debuto, okazas en 1994, kun la unuopaĵoj "You've Got That Somethin'" kaj "Do You Really Want Me (Show Respect)" sed ŝia vera albumo "Robyn Is Here" estas publikigata la venontan jaron. Ĝi tuj obtenas sukceson tiel grandan ke ŝia diskografia domo decidas klopodi la malfacilan (sed poste sukcesintan) Usonan konkeron kaj la du elektitaj diskoj por la tasko estas "Show Me Love" kaj "Do You Know (What It Takes)".

Sendube la celo estas atingita; ambaŭ unuopaĵoj eniras la Billboard Hot 100 kaj krome Robyn estas elektata por akompani la Backstreet Boys en ilian rondiron. Post eta nerva elĉerpiĝo, en 1998 registras la novan albumon "My Truth", kiu estas publikigita maje de la posta jaro. Jen la unuaj problemoj: la RCA, helpa etikedo de BMG, anoncas ke volas publikigi la albumon ankaŭ en Usono, sed poste, senkaŭze, proponas al Robyn reregistri parton de la albumo kaj, nur se la kantistino akceptas, distribui ĝin ankaŭ en la usona muzika merkato, sed Robyn ne akceptas kaj la venontan jaron transiras al Jive Records (BMG). Post 4 jaroj ekde la publikigo de la tria albumo, en 2002, estas la tempo de "Don't Stop The Music", kies, misfortune, nur juveleto trairas la landlimon de ŝia gepatra lando, Svedio, alvenante en Brition: la peco "Keep This Fire Burning" estas elektata kiel kovero de la brita Beverly Knight. Pro aliaj malkonsentoj kun Label, pro la simpla fakto ke Robyn perfekte scias kian muzikon ŝi volas fari kaj ne toleras ke iu modifu ŝian laboron, ŝi decidas krei diskografian etikedon por si nomatan Konichiwa Records. Kiel "informisto"n de tiu krea kaj bizara etikedo, kies distingaj signoj estas grandegaj bombonoj, birdetoj, kanguruoj, kaj kies logoo estas birdeto, Robyn publikigas sian kvaran albumon samnoman, konkerante en malmulte da tempo la pinton de la svedaj klasifikoj. La venontan jaron ŝi publikigas en Britio EP-on, reskuante malmultan sukceson, sed reprovas en 2007, ĉi-foje reskuante grandan konsideron de la brita publiko, kun la unuopaĵo "Konichiwa Bitches" kaj la represo de l'disko "Robyn". Sed la vera konkero de la eŭropa publiko okazas dank'al la kunlaborado kun la samlandano Kleerup, kun la unuopaĵo "With Every Hearthbeat", kiu surgrimpas ĉiujn dancajn eŭropajn klasifikojn. En 2010 ŝi revenas kun nova albumo: Body Talk pt.1, la unua laboro de Robyn post 2005. Por lanĉi tiun ĉi verkon estas elektata la peco Dancing on my own kun granda radia sukceso.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 1995 - Robyn Is Here
  • 1999 - My Truth
  • 2002 - Don't Stop the Music
  • 2005 - Robyn
  • 2010 - Body Talk Pt. 1
  • 2010 - Body Talk Pt. 2
  • 2010 - Boby Talk

Unuopaĵoj redakti

  • 1995 - You've Got That Something
  • 1995 - Do You Really Want Me (Show Respect)
  • 1996 - Do You Know (What It Takes)
  • 1997 - Show Me Love
  • 1999 - Electric
  • 1999 - Play
  • 2000 - My Only Reason
  • 2002 - Keep This Fire Burning
  • 2003 - Don't Stop The Music
  • 2005 - Be Mine!
  • 2005 - Who's That Girl
  • 2005 - Handle Me
  • 2006 - Dream On (Christian Falk feat. Robyn & Ola Salo)
  • 2007 - Konichiwa Bitches
  • 2007 - With Every Heartbeat (con Kleerup)
  • 2008 - Cobrastyle
  • 2009 - The Girl and the Robot (Röyksopp feat. Robyn)
  • 2010 - Dancing On My Own
  • 2010 - Hang With Me
  • 2010 - Indestructible

Eksteraj ligiloj redakti