Rochefort-en-Terre

komunumo en Bretonio
(Alidirektita el Roc'h-an-Argoed)


Rochefort-en-Terre estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.

Rochefort-en-Terre
Komunumo
Centra placo de Rochefort-en-Terre
Oficiala nomo: Rochefort-en-Terre
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Morbihan
Arondismento Vannes
Kantono Rochefort-en-Terre (ĉefurbo)
Historia regiono Bretona duklando
Situo Rochefort-en-Terre
 - koordinatoj 47° 42′ 01″ N 2° 20′ 07″ U / 47.70028 °N, 2.33528 °U / 47.70028; -2.33528 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 80 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 22 m s. m.
Areo 1,22 km² (122 ha)
Loĝantaro 662 (2006) [1]
Denseco 542,62 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Jean-François Humeau
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 56220
INSEE 56196
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Rochefort-en-Terre
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo

Geografio redakti

Rochefort-en-Terre estas konstruita sur roka kresto norde borderita de la Erikejoj de Lanvaux. Ĉirkaŭ ĝi estas la komunumoj Pluherlin kaj Malansac. La rivero Gueuzon, alfluanto al la rivero Arz, trairas la komunumon.

Historio redakti

En la 12-a jc, kastelo estis konstruita sur la roka sprono de la senjoroj de Rochefort. Ĝi estis konstruita laŭ kvinlatera plano[2] kaj okupis la lokon de antaŭaj gallo-romiaj fortikaĵoj.

Administrado redakti

 
Urbodomo de Rochefort-en-Terre.

Demografio redakti

La urbo havis 662 loĝantojn en 2009.

1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
615 596 555 695 695 697 732 735 767
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1906
730 676 692 678 706 658 637 644 737
1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954 1962 1968
716 638 604 575 555 682 609 662 670
1975 1982 1990 1999 2007 2009 - - -
599 613 645 693 710 662 - - -
Nombro konservita ekde 1962 : loĝantaro sen duoblaj kontoj.
Fontoj: EHESS kaj INSEE[3]

Lokoj kaj monumentoj redakti

La urbo enhavas multajn monumentojn historiajn :

  • Pluraj malnovaj domoj sur la granda strato, el kiuj la bretona trinkejo (france Café Breton), domo de la 16-a jc kun tureto,[2]
  • Inter la kolegiato kaj la haloj, kvar konstruaĵoj de la 16-a jc kaj 17-a jc [2].
  • Kalvario situas sur la preĝeja placo. Biblio de la mariĉuloj, estas tri niveloj de skulptaĵoj, aparte la pasiono kaj la ĉieliro de Kristo.
  • La kastelo de Rochefort estis konstruita en la la 13-a jc. La origina kastelo ruiniĝis en la militoj de la Ligo kaj duan fojon en 1793.

Lernejo redakti

La komunumo havas elementan lernejon kun 60 lernantoj: la lernejo Sylvain Pradeau.

Turismaj distingiloj redakti

La komunumo estas urbeto kun karaktero kaj unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio. La komunumo estas florumita kaj akiris kvar florojn en la konkurso de la florumitaj urboj kaj vilaĝoj en 2006. Kvar komunumoj de Morbihan ricevis tiun distingaĵon en 2009[4].

  • Malvkolora glicino, pli ol centjara, kovras la fasadon kaj la okcidentan pinjonon de la urbodomo.

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo redakti

  • La svisa pentristo Marius Borgeaud pentris tie dum deko da jaroj, ekde 1909.
  • Franciska de Amboise estus restadinta en Rochefort-en-Terre kie loĝis lia onklo de Rieux en ĉ.1460. Ŝi estus ĵurinta en la kolegiato neniam edziniĝi. Statuo de ŝi staras en la preĝejo.
  • Marie-Louise Trichet venis en Rochefort-en-Terre en la 18-a jc por subskribi la akton pri fondo de la emeritdomo.
  • La usona pentristo Alfred Klots, estis je la origino de la renovigo de la urbo.
  • Naïa

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti