Rodion Konstantinoviĉ Ŝĉedrin

Rodion Konstantinovič Ščedrin (ruse: Родион Константинович Щедрин, n. en Moskvo, la 16-an de decembro 1932) estas rusa (ĝis 1991 soveta) komponisto.

Rodion Konstantinoviĉ Ŝĉedrin
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1932 (1932-12-16) (91-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Litovio (1991–)
Sovetunio
Rusio
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (1950–1955)
Centra muziklernejo ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (1941–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Maja Pliseckaja (1958–2015) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
libretisto
muzikinstruisto
pianisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Q2030888
Q2213633
Shchedrin, Rodion Konstantinovich, 1932- Dama s sobachkoĭ
Lolita
TTT
Retejo http://www.shchedrin.de
vdr

Kariero

redakti

Li naskiĝis en Moskvo kaj studis en la urba konservatorio kun Jurij Shaporin kaj Nikolaj Mjaskovskij. En 1958 li edziĝis kun la fama dancistino Maja Pliseckaja, kiu estis 7 jarojn pli aĝa ol li. En 1973 li estis nomumita prezidanto de la Unio de Rusaj Komponistoj.

En sia junaĝo Ŝĉedrin verkis firme tonajn paĝojn, plenajn de koloroj kaj ofte referencantaj al folkloro, proksimiĝante lastatempe al la seria muziko.

Inter la plej famaj komponaĵoj, la baleto Il cavallino gobbo (1955 ), Carmen (1967) suito surbaze de temoj el la samnoma melodramo de Georges Bizet, la opero Dead souls (1976), el la romano de Nikolaj Gogol, La mevo baleto inspirita de la romano de Anton Ĉekov (1979).

Krom pli ol 125 opernumeroj ankaŭ verkis tri simfoniojn, ses konĉertojn por piano kaj orkestro kaj ĉambran muzikon.

Post Dimitrij Ŝostakoviĉ li estis aŭtoro de 24 preludoj kaj fugoj por piano.

Bibliografio

redakti

Rodion Schtschedrin im Gespräch mit Walentina Cholopowa, in Sowjetische Musik im Licht der Perestroika. Laaber, Duisburg 1990 paĝoj 280–285[1]

Vidu ankaŭ

redakti

Aleksandra Korejwo

Ekstera ligilo

redakti

(de, en, ru) Internacia Fondumo Maya Plisetskaya kaj Rodion Shchedrin – vivkuro, verkaro.

Referencoj

redakti