Rohozná (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rohozná |
Municipo Rohozná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km sudoriente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 627 loĝantoj (2024).
Rohozná | |||
germane Rohosna | |||
municipo | |||
La meza parto de la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rohozná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro | ||
Rivero | Rohozenský potok | ||
Situo | Rohozná | ||
- alteco | 575 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 28″ N 16° 24′ 12″ O / 49.65778 °N, 16.40333 °O (mapo) | ||
Areo | 11,77 km² (1 177 ha) | ||
Loĝantaro | 627 (2024) | ||
Denseco | 53,27 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 72 ĝis 569 92 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578673 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rohozná (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.rohozna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Banín, Lavičné, Svojanov kaj Stašov.
Historio
redaktiLa unua mencio pri vilaĝo Rohozná devenas el la 13-a jarcento, kiam ĝi estas nomata "Rohozná - villa ves". Historio de la vilaĝo estas ligita kun historio de la burgo Svojanov sur kies sinjorejo ĝi estis fondita, verŝajne en la dua duono de 13-a jarcento. Ankoraŭ en la 18-a jarcento la regiono ĉirkaŭ la vilaĝo estis ege arbarriĉa kaj en Rohozná vivis malmulte da loĝantoj. Pro tio posedanto de la sinjorejo barono Barstenstein prisetlis ĉi tie koloniistojn el Bavario kaj Saksio. Por ili li konstruigis dometojn kaj tiun vilaĝparton oni nomigis Familio. La nomo estas uzata ĝis nun.
En la jaro 1945 estis la vilaĝo superloĝata. Pro tio multaj loĝantoj foriris al proksimaj vilaĝoj prisetli bienojn kaj domojn post ellandigitaj germanoj kaj nombro da loĝantoj en Rohozná malkreskis je unu triono.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 785 |
1880 | 1 828 |
1890 | 1 872 |
1900 | 2 055 |
1910 | 2 197 |
1921 | 2 054 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 026 |
1950 | 1 161 |
1961 | 1 251 |
1970 | 1 141 |
1980 | 956 |
1991 | 763 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 715 |
2014 | 637 |
2016 | 637 |
2017 | 651 |
2018 | 658 |
2019 | 654 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 634 |
2021 | 606 |
2022 | 614 |
2023 | 621 |
2024 | 627 |
Memorindaĵoj
redaktiMonumento
redaktiMonumento al viktimoj de la Dua Mondmilito situas antaŭ la lernejo.
Memortabulo
redaktiMemortabulo sur domo de la lernejo portas surskribon: En tiu ĉi lernejo naskiĝis verkisto kaj dramisto Bohuslav Březovský 1912 - 1976.
Legendo
redaktiSe per ĉi tieaj sonoriloj sonoras lama aŭ morba homo en nomfesto de Maria Magdalena, tiu resaniĝos.
Naturo
redaktiEn ĉirkaŭaĵo aperas raraj botanikaj specioj: menianto trifolia (Menyanthes trifoliata) kaj orĥido (orĥis).
Naskiĝintoj
redaktiRohozná estas fama pro siaj naskiĝintoj, inter kiujn apartenas ekzemple verkisto Bohuslav Březovský, Prof. Ing. Dr. Ladislav Záruba, Doc. PhDr. Jindřich Hořínek, Ladislav Báča (1908-1991), folkloristo kaj patrujsciencisto, fondinto de la muzeo en Český Těšín.
Partoj de la municipo
redaktiAl la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Rohozná
- Manova Lhota
Manova Lhota
redaktiManova Lhota estas tre malgranda vilaĝo, parto de komunumo Rohozná. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sude de Rohozná. Nomo de la vilaĝeto estis derivita de kavaliro Mann, feŭda sinjoro de la burgo Svojanov. La domaro estas valora arĥitektura tutaĵo kun kelkaj konservitaj originaj popolaj konstruaĵoj. Estas ĉi tie ankaŭ gotika preĝejo de Sankta Erasmo episkopo kun originaj konstruaj elementoj konservitaj en la presbiterejo, kie estas ankaŭ raraj, provizore kaŝitaj survandaj pentraĵoj el la 14-a jarcento. En la jaro 1895 elfandis firmao "Adalbert Hiller vidvino kaj filo en Brno sonorilon lokitan en tureto de la kapelo.
Literaturo
redakti- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- ŠORM, Antonín. Pověsti o českých zvonech. Praha: V. Kotrba, 1926.
- Škranc Ludvík, Rohozná, pohled do minulosti, (ĉeĥa manuskripto)