Municipo Lavičné, aŭ Nová Bělá (germane Neu-BielauNeu Biela) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rojo Bělský potok fluanta de dekstre al rivero Svitava, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 9 km okcidente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 125 loĝantoj (2024).

Lavičné
germane Neu-Bielau
municipo
Kapelo de sankta Johano Nepomuka, antaŭ ĝi kruco kun germanaj surskriboj, kiu kiel ununura en Ĉeĥio rememorigas aŭstran-italan militon en la jaro 1866
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lavičné
Kromnomo: Nová Bělá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Bělský potok
Situo Lavičné
 - alteco 444 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 20″ N 16° 27′ 03″ O / 49.63889 °N, 16.45083 °O / 49.63889; 16.45083 (mapo)
Katastro 4,68 km² (468 ha) Lavičné
Loĝantaro 125 (2024)
Denseco 26,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578304
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lavičné
Retpaĝo: www.lavicne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rohozná, Banín, Bělá nad Svitavou kaj Svojanov.

Historio

redakti

La unua mencio pri Lavičné en historiaj dokumentoj estas el la jaro 1293. Estas interese, ke samtempe estas sciigata ankaŭ la dua nomo de la vilaĝo - Nová Bělá (Nova Bela), aŭ germane Neu-Bielau, Neu Biela. La nomo Lavičné verŝajne ekestis el multo da pontetoj trans la rivereto (ĉeĥe "ponteto" estas "lávka"). Laŭ alia opinio la nomo ekestis el la vorto "lavice", kio estas "benko" aŭ "roka benko" t.e. ebena, plata roko.

Lavičné ĉiam apartenis al la sinjorejo Svojanov.

En la jaro 1930 en Lavičné estis 271 loĝantoj, el kiuj 253 aliĝis al la germana nacio. Dum la Dua Mondmilito la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la milito estis la germana loĝantaro ellandigita.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869270
1880281
1890291
1900330
1910330
1921294
JaroLoĝantoj
1930271
1950168
1961183
1970166
1980153
1991162
JaroLoĝantoj
2001136
2011116
2014114
2016113
2017114
2018113
JaroLoĝantoj
2019117
2020115
2021112
2022120
2023124
2024125

Memorindaĵoj

redakti

Kapelo

redakti

El la fino de 18-a jarcento devenas kapelo de Sankta Johano kaj de Sankta Paŭlo. La ekipaĵo devenas el komenco de la 19-a jarcento, bedaŭrinde en la jaro 2005 la kapelo estis elrabita. La sonorilo en tureto estas el la jaro 1991.

Monumentoj

redakti
  • Unu monumento rememoras prusan-aŭstrian militon en la jaro 1866,
  • kaj la dua monumento rememoras aŭstrian-italian militon en la sama jaro.

Forĝejo

redakti

En malnova forĝejo en la vilaĝo laboris loka metiisto ankoraŭ en pasinta jarcento.

Literaturo

redakti
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

redakti