Bělá nad Svitavou
Municipo Bělá nad Svitavou situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivereto fluanta de dekstre al rivero Svitava, proksime de ŝoseo n-ro 43 inter Hradec Králové kaj Brno, respektive inter Svitavy kaj Letovice, 7 km okcidente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 495 loĝantoj (2023).
Bělá nad Svitavou | |||
germane Deutsch Bielau, germane Bielau, germane Deutsche Biela | |||
municipo | |||
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Bělá nad Svitavou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bělá nad Svitavou | |||
Kromnomo: Německá Bělá | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Bělský potok | ||
Situo | Bělá nad Svitavou | ||
- alteco | 420 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 38′ 13″ N 16° 29′ 26″ O / 49.63694 °N, 16.49056 °O (mapo) | ||
Areo | 11,56 km² (1 156 ha) | ||
Loĝantaro | 495 (2023) | ||
Denseco | 42,82 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1502 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 05 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572586 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Bělá nad Svitavou | |||
Retpaĝo: www.obec-bela.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
Bělá nad Svitavou, nomata ankaŭ Německá Bělá (Germana Bělá), germane (Deutsch Bielau auch Biela, Bielau, Deutsche Biela) estis origine ĉeĥa vilaĝo. Onidire ĉi tie estis fortikaĵeto, kies soldataro gardis komercan vojon al Brno gvidantan laŭlonge de la rivero Svitava. Ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265 fondis urbon Polička kaj en ĉirkaŭaĵo kelkajn vilaĝojn, kiujn koloniigis per germanoj. Inter tiuj vilaĝoj estis ankaŭ Německá Bělá (nun Bělá nad Svitavou) kaj Nová Bělá (nun Lavičné).
Memorindaĵoj redakti
Preĝejo redakti
Sur vilaĝplaco en centro de la vilaĝo situas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Origine ĝi eble estis romanika, en la jaroj 1751 - 1767 detruita kaj nove konstruita en baroka stilo. La preĝejo havas krucforman navon, trilatere fermitan presbiterejon, oblongan sakristion sur suda flanko kaj po unu turo sur ambaŭ flankoj de la okcidenta frontalo, antaŭ kiu estas teretaĝa antaŭĉambro. La vandoj estas ekstere membrigitaj per lizenaj kadroj kaj per segmente volbitaj fenestroj. Sur pinjono staras statuo de Sankta Maria. Interne estas vandoj membrigitaj per pilastroj. La ĉefa navo estas platplafona, en kruciĝo de la navoj estas kruca volbo kun krestoj. Aloj de la transepto estas volbitaj per malaltaj kupoloj, la presbiterejo per konĥo kun duonlunoj, sakristio estas volbita kruce. La ekipaĵo estas pseŭdoklasikisma el la fino de 19-a jarcento, dekstre en la navo estas baroka altareto kun statuo de Pietato el la duono de 18-a jarcento.
En la paroĥestrejo estas bela bildo de Sankta Katarino el la jaro 1760.
Ŝtona krucifikso redakti
Antaŭ la preĝejo situas ŝtona kruco el la jaro ĉirkaŭ 1840.
Statuaro redakti
Malantaŭ la preĝejo troviĝas statuaro de Sankta Johano Nepomuka inter anĝeletoj el la jaro 1768, novigita en la jaro 1816.
Tombo de Ivan Banděrev redakti
Ivan Banděrev estis unu el kvinmembra grupo de ukrainaj paraŝutistoj, kiuj estis fine de la dua mondmilito paraŝutigita ĉe Bělá. Dum paraŝutigo li estis vundita, tuj malkovrita kaj fare de membroj de germana Volkssturm mortbatita per ŝovelilo. Pri lia tombo zorgas vilaĝanoj en Bělá.
Amastombo de judoj redakti
En Bělá estas amasa tombo de judaj malliberuloj el estinta filia koncentrejo en Brněnec ĉe fabriko de armiloj de Oskar Schindler. 42 malliberuloj frostmortis en vagonaro dum la transporto el Pollando al "Schindlera koncentrejo".
Naskiĝintoj redakti
Jakob Kolletschka redakti
El Německá Bělá estis doktoro de medicino en Vieno Jakob Kolletschka, kiun iu studento dum nekropsio vundis. Poste Dr-o Kolletschka mortis je sangotoksiĝo. Per sia morto li kontribuis al malkovro pri kaŭzoj de puerpera febro de naskantinoj.
Hubert Heger redakti
En Německá Bělá naskiĝis germana pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj Hubert Heger. Li aktivis en germana urbo Zeitz.