Rokytov pri Humennom
Rokytov pri Humennom (hungare Homonnarokitó rutene Рокытів [rokitiv]) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Rokytov pri Humennom | |
hungare: Homonnarokitó, rutene: Рокытів | |
municipo | |
Rokytov pri Humennom vintre
| |
Oficiala nomo: Rokytov pri Humennom | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Humenné |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Rivero | Výrava |
Situo | Rokytov pri Humennom |
- alteco | 210 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 13″ N 21° 59′ 29″ O / 49.10361 °N, 21.99139 °O (mapo) |
Areo | 25,68 km² (2 568 ha) |
Loĝantaro | 305 (31.12.2011) |
Denseco | 11,88 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1379 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 13 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | HE |
NUTS | 520250 |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.rokytovprihumennom.sk | |
![]() |
Situo Redakti
Rokytov pri Humennom situas sur deklivoj laŭ traira flankovojo. Humenné troviĝas je 22 km.
Historio Redakti
La loko estis loĝata jam dum la malfrua neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1379. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Homonnarokitó 426 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1970 la proksima vilaĝo Zbudský Rokytov aliĝis al Rokytov pri Humennom. En 1944 la faŝistoj bruldetruis parton de la vilaĝo pro la partizanoj. En 2001 vivis en la unuigita vilaĝo 339 vilaĝanoj (250 slovakoj, 50 rutenoj, 30 ukrainoj). Vilaĝservoj estas poŝto, kulturdomo, biblioteko, sociala kuirejo.