Roland Steinacher

aŭstra historiisto pri la Malnova epoko

Roland STEINACHER (naskiĝinta la 22-an de septembro 1972 en Insbruko) estas aŭstra historiisto pri antikva epoko (ne malofte kun sociologia nuancado).

Roland Steinacher (2014)

Vivo kaj agado

redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la insbruka Akademia Gimnazio li studis ĉe la Insbruka altlernejo inter 1991 kaj 1997 historion, malnovepokan historion kaj germanistikon.[1] Poste li troviĝis en Vieno por partopreni inter 1998 kaj 2001 doktoriĝkurson de Instituto pri aŭstria historiesplorado. Doktoriĝo sukcesis en 2002 ĉe la universitato de Vieno ĉe Herwig Wolfram[2], habilitiĝo eĉ en la 2012-a jaro.

Inter 2003 kaj 2013 Steinacher laboris por Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj universitate, i.a. kunlaborante kun Walter Pohl ende la eŭropa ERC-projekto Social cohesion, identity and religion in Europe, 400–1200 (SCIRE). Por tio li gajnis diversajn stipendiojn.[3] En 2017 laboris li ĉe Alfried-Krupp-Wissenschaftskolleg en Greifswald kaj en 2018 li ektrejnistis por venontaj sciencistoj en la DFG-kolegifakularo Migration und Mobilität in Spätantike und Frühmittelalter (pri migrado kaj kulturkontaktoj en la malfrua Antikeco kaj frua Mezepoko) ĉe la universitato de Tübingen. Ekde oktobro 2018 li universitatprofesoras Insbruke.

De oktobro 2023 ĝis marto 2024 Steinacher estis gastdocento Berline ĉe BAK kun sia projekto Romanness and its Transformations, ca. 300–800 CE.[4][5]

Graveco

redakti

Steinacher takseblas pli juna reprezentanto de la t.n. Viena Historia Skolo kiun estis fondinta Herwig Wolfram. Ĉefaj esplorfokusoj liaj estas la finiĝo de la Romia Imperio, la migrado de nacioj kaj la koncernaj sociaj ŝanĝoj.[6] Li okupiĝas ekz. pri etnografiaj procezoj, senĉesa kreo de novaj bildoj pri barbaroj, esplorhistorio, idealigado de estintaj epokoj, epigrafio, numismatiko, epigrafio, eklezia historio, komercado en la kuro de la tempo, evoluo de Norda Afriko (Africa in the first millennium) kaj la romiaj provincoj en Norda Italujo, la alpa regiono[7] kaj sur la Balkana duoninsulo inter 300 kaj 600 p.K.. Specialan fakulan sperton li havas pri la vandaloj[8] kaj la heruloj.

Verkoj (elekto)

redakti

Monografioj

  • Studien zur vandalischen Geschichte. Die Gleichsetzung der Ethnonyme Wenden, Slawen und Vandalen vom Mittelalter bis ins 18. Jahrhundert. Wien 2002 (unpublizierte Dissertation).
  • Die Vandalen. Aufstieg und Fall eines Barbarenreichs. Klett-Cotta, Stuttgart 2016 (2. Aufl. 2017), ISBN 3-608-94851-1.
  • Rom und die Barbaren. Völker im Alpen- und Donauraum (300–600). Kohlhammer, Stuttgart 2017, ISBN 3-17-025168-6.

Eldonistecoj

  • kun Guido M. Berndt: Das Reich der Vandalen und seine (Vor-)Geschichten (=Denkschriften. Österreichische Akademie der Wissenschaften, Philosophisch-Historische Klasse, 366; =Forschungen zur Geschichte des Mittelalters, 13). Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2008, ISBN 978-3-7001-3822-8.
  • kun Guido M. Berndt: Arianism. Roman heresy and barbarian creed. Ashgate, Farnham k. a. 2014, ISBN 1-4094-4659-X.
  • kun Stefan Donecker, Patrick Oelze, Oliver Domzalski, Daniel Mollenhauer, Steffen Raßloff, Michael Gehler: Deutsche Geschichte. Die große Bildenzyklopädie, DK Verlag, München 2018, ISBN 978-3-8310-3542-7.
  • kun Paolo Tedesco, Philipp Margreiter, Walter Pohl, Andre Gingrich, Andreas Rhoby: Africa 500–1000. New Perspectives for Historical and Archaeological Research (=Medieval Worlds, 16), Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2022, ISBN 978-3-7001-9289-3.

Eksteraj liglioj

redakti
  1. Temo de la magistriĝfaklaboraĵo ĉe Günther Lorenz: Die Genese von Artemis und Athene. Eine Untersuchung zum Werden der griechischen Religion vor dem Hintergrund der historischen Verhältnisse von Bronzezeit und Archaik
  2. Temo de la disertacio: Studien zur vandalischen Geschichte. Die Gleichsetzung der Ethnonyme Wenden, Slawen und Vandalen vom Mittelalter bis ins 18. Jahrhundert
  3. Ekz. en 2014 fare de Gerda-Henkel-fondaĵo aŭ en 2015/16 de Humboldt-fondaĵo.
  4. personaj informoj je la kolegia paĝaro
  5. priprojektaj informoj
  6. Ambros Waibel: "Althistoriker über politische Vergleiche: Man baut wütende Barbaren auf" - ĉe: TAZ, 24.9.2017
  7. Tobias Jakober: "Die römische Herrschaft in Tirol" - che: Tiroler Tageszeitung, 6.3.2022
  8. Andreas Puff-Trojan: "Die Vandalen. Kontext, Sachbücher und Themen" - che: Österreich 1 (ORF), 8.7.2016 (radielsendo)