Romaine BROOKS (n. la 1-an de majo 1874 - m. la 7-an de decembro 1970), aŭ denaske Beatrice Romaine GODDARD, estis usona pentristino kaj portretistino, kiu ĉefe uzis grizajn farbojn en siaj verkoj. Ŝi malagnoskis tiamajn artmovadojn kiel kubismofaŭvismo, kaj estis plivole inspirita de la simbolista kaj estetikista movadoj de la 19-a jarcento, precipe de la verkoj de James McNeill Whistler. Ŝiaj pozistoj, el anonimuloj al bonfamaj aristokratoj, estis tre diversaj. Sed ŝi estas precipe konata pro siaj bildigoj de kvazaŭe senseksaj, virdresitaj virinoj, inkluzive de sia memportreto de 1923, kiu restis ŝia plej multe kopiita verko.

Romaine Brooks
Persona informo
Naskonomo Beatrice Romaine Goddard
Aliaj nomoj Goddard, Beatrice Romaine • Goddard, Romaine • Brooks, Mrs. John Ellingham
Naskiĝo 1-an de majo 1874 (1874-05-01)
en Romo
Morto 7-an de decembro 1970 (1970-12-07) (96-jaraĝa)
en Nico
Tombo Russian Orthodox Cemetery in Nice
Lingvoj angla
Ŝtataneco ItalioUsonoReĝlando Italio
Alma mater Académie Colarossi • Doane Academy
Familio
Patro Maj. Henry Seaman Goddard
Patrino Ella Waterman
Edz(in)o John Ellingham Brooks
Amkunulo Ida Rubinstein • Natalie Clifford Barney
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • konstrua desegnisto • artisto
Verkoj Portrait of Natalie Clifford Barney
Madame Gaston Legrand au champ de courses
vdr

Riĉeco ebligis, ke ŝi mem elektu siajn pozistojn, kaj ŝi ofte portretis amikojn, ekzemple la itala verkisto Gabriele d'Annunzio, la rusa dancistino Ida Rubinstein aŭ sia longdaŭra amantino Natalie Clifford Barney. Kvankam ŝi vivis ĝis la jaro 1970, nur tre malmulte pentris ŝi post 1925.

Eksteraj ligiloj redakti