Romaj elegioj

(Alidirektita el Romaj Elegioj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Romaj Elegioj [1] estas poemserio kreita de Johann Wolfgang Goethe en antikva metriko kaj la lirika frukto de lia unua itala vojaĝo. La funda motivo de Romaj Elegioj estas la amrilato inter la aŭtoro kaj lia estonta edzino. La aŭtoro kantas amomiton, en kiu denove ekvivas muzike kaj plastike la amovivo, mondorigardo kaj diaro de la antikva epoko.

Romaj Elegioj
Romaj Elegioj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1932
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 77
Information icon.svg
vdr

El la germana la verkon esperantigis Kalman Kalocsay. La eldonaĵo de 1932 ce Literatura Mondo en Budapeŝto ampleksis 77 paĝojn kaj enhavis ilustraĵojn. Edition Iltis el Bad Bellingen prizoris reeldonon en la jaro 2015.

RecenzojRedakti

 
 La du versaj verkoj montras la erotikan Goethe. Sed ĉi tiu erotiko puriĝas alta kaj nobla en la flamo de l' arto kaj amo. 
— Antaŭparolo
 
 Ĉeftemo de la libro estas Amo en formo de lirikaj poemoj. La tradukinto sufice konigis sian mirindan lertecon en poemtradukado.
Ĉi tie li ankaŭ submetiĝis al formfidela traduko kaj helpis la leganton per konciza antaŭparolo kaj postaj klarigoj. Tiel liveris al tiuj kiuj ne konas la latinan lingvon la plej precizan konon pri tiuj famaj poemoj. 
— 1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝoj 773-774

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 773; kaj en la revuo Esperanto, 386(10), paĝo 149.

Eksteraj ligilojRedakti