Marie-Jeanne Rose Bertin (naskiĝis la 2-an de julio 1747 en Abbeville, mortis la 22-an de septembro 1813 en Épinay-sur-Seine) estis franca dezajnisto kaj modistino. Kvankam vaste konata kiel unu el la unuaj kreintoj de franca modo, Rose Bertin teĥnike ne povas esti konsiderata kiel dezajnistino, tial ke la profesio naskiĝis nur post la franca revolucio, tio estas post kiam regularoj kaj gildoj estis aboliciitaj, kaj la tajloroj povis libere esprimi sian kreativecon.

Marie-Jeanne Rose Bertin
Modistino Rose Bertin en portreto de Jean-François Janinet (1780)
Modistino Rose Bertin en portreto de Jean-François Janinet (1780)
Modistino Rose Bertin en portreto de Jean-François Janinet (1780)
Persona informo
NomoMarie-Jeanne Rose Bertin
Dato de naskiĝo2-a de julio 1747
NaskiĝlokoAbbeville
Dato de morto22-a de septembro 1813
MortolokoÉpinay-sur-Seine
Aĝo je morto66
Okupoj kaj profesioj
Okupojdezajnisto kaj modistino
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Rose Bertin malfermis sian propran butikon, Le Grand Mogol, en Parizo en 1770, akirante preskaŭ tuj la favoron de la franca nobelinoj. Du jarojn poste ŝi estis konatigita al la Daŭfenino, Marie-Antoinette, kiu elektis ŝin kiel personan modistinon. Post la kronado, la nova reĝino de Francio komencis renkonti Rose Bertin dufoje semajne por ke ŝi montru al ŝi siajn kreaĵojn.

Rose Bertin ankaŭ kreis ellaboritajn hararanĝojn, modajn akcesoraĵojn kaj pupojn el vakso, lignoporcelano (nomitajn Pandora), kiujn la reĝino uzis kiel donacojn. Ligita al la reĝino ankaŭ per forta amikeco, Rose Bertin fariĝis tre potenca figuro en la kortego de Versailles, tiel ke ŝi estis kromnomita ministro de la modo de siaj disfamigantoj. Samtempe ŝiaj kreaĵoj komencis esti eksportitaj al Vieno, Londono, Venecio kaj Sankt-Peterburgo kaj Parizo fariĝis la ĉefa centro de eŭropa modo.

Rose Bertin kreis preskaŭ ĉiuj vestojn de la reĝino ĝis 1792, jaro en kiu Marie-Antoinette estis detronigita. Dum la franca revolucio Rose Bertin elmigiris al Londono kie ŝi daŭre laboris por servi siajn antaŭajn klientojn, tra la émigrés (francaj elmigrintoj (1789-1815)). Fine Rose Bertin retiriĝis komence de la 19-a jarcento, lasante la negocon al siaj genepoj. Ŝi mortis en 1813.

Bibliografio redakti

  • La modiste de la reine de Catherine Guennec, 2004. Edizioni Jean Claude Lates. ISBN 84-89367-03-5

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rose Bertin en la itala Vikipedio.