La Ruĝkapa falko (Falco chicquera) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Tiu birdo estas disvastigata specio de loĝantaj birdoj en Barato kaj apudaj regionoj same kiel en subsahara Afriko. Ĝi estas foje nomata Turumti surloke.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa falko
Ruĝkapa falko, Falco chicquera chicquera (Barato)
Ruĝkapa falko, Falco chicquera chicquera (Barato)
Ruĝkapa falko, Falco chicquera ruficollis (Etosha, Namibio)
Ruĝkapa falko, Falco chicquera ruficollis (Etosha, Namibio)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. chicquera
Falco chicquera
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝkapa falko estas mezgranda specio de longaj flugiloj kaj brilruĝecaj krono kaj nuko, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Ĝi estas averaĝe 30–36 cm longa kun enverguro de 85 cm. Ambaŭ seksoj estas similaj escepte laŭ grando: maskloj estas pli malgrandaj ol inoj, kiel kutime inter falkoj. Junuloj estas sablokoloraj sube kun malpli etenda strieco kaj pli senkolora supra plumaro.

Plenkreskulo de la afrika subspecio Falco chicquera ruficollis havas blankan vizaĝon escepte nigraj mustaĉaj strioj. La supraj partoj estas palgrizaj, kun nigraj unuarangaj flugilplumoj kaj vostopinto. La subaj partoj estas blankaj kun malhela strieco en subflugiloj, suba brusto, ventro kaj subvosto. Estas sablokolora antaŭkolumo. La kruroj kaj ĉirkaŭokulo estas flavaj. La voĉo de tiu specio estas strida kek-kek-kek.

Okcidentafrikaj maskloj estas 139 al 178 g pezaj, dum inoj estas 190 al 305 g. La klare pli grandaj afrikaj birdoj el sudo de la Rivero Zambezi estas ofte separataj kiel subspecio Falco chicquera horsbrughi, sed la grandovario povas esti klina kaj tiele tiu laste menciita subspecio estus nevalida.

La azia nomiga subspecio Falco chicquera chicquera havas ruĝecajn mustaĉajn striojn, ne havas la sablokoloran brustareon, kaj estas malpli etende strieca ol la afrika subspecio.

La Ruĝkapa falko estas specio de neklara rilataro. Dum ĝi estas foje asocia kun la Kolombofalko aŭ kun la Afrika apusfalko, tio plej probable malĝustas. Fakte ĝi povus esti malproksime rilata al la Migra falko sed necesas multe plia studo por solvi tiun problemon. Ĉiukaze la afrikaj kaj barataj formoj estas tre distingaj kaj estis probable separataj dumlonge; ili povus esti konsiderataj distingaj specioj.[1]

La Ruĝkapa falko troviĝas en duondezerto, savano kaj aliaj sekaj malfermaj kampartipoj kun iom da arboj, sed ankaŭ ĉe ĉriveraj arbaroj. Ili ofte ripozas kaŝe en pintoj de palmo Borassus (Borassus aethiopium), kaj ĉasas birdojn, vespertojn kaj grandajn insektojn per rapida fulmoflugo. Ĝi estas plej aktiva mateniĝe kaj krepuske, ĉasante el sub la arbokanopeo. Ili ofte ĉasas en paroj, foje uzante teknikon per kiu unu el la paro flugas malalte kaj timigas malgrandajn birdojn dum la alia sekvas pli alte kaj kaptas la predon kiam tiu eliras el kovro.

Tiu falko reuzas malnovajn arbonestojn de korvedoj; la ino demetas 3-5 ovojn en la seka branĉaro de pinto de palmo.

Notoj redakti

  1. Wink et al. (1998), Wink & Saurer-Gürth (2000)
  • Subramanya,S (1985): Hunting and feeding habits of the Redheaded Merlin, Falco chicquera. Newsletter for Birdwatchers. 25(1-2):4-8.

http://www.archive.org/stream/NLBW25#page/n5/mode/1up

  • Khan,MAR (1978): Notes on ecology and behaviour of the Redheaded Merlin, Falco chicquera chicquera (Daudin) from Bangladesh. J. Asiatic Soc. Bangladesh (Sc.) 4(1-2), 9-14.
  • Subramanya,S (1982): Nesting of Redheaded Merlin (Falco chicquera Daudin) in Bangalore, Karnataka. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 79(2), 412-413.
  • Subramanya,S (1980): Redheaded Merlin Falco chicquera. Newsletter for Birdwatchers. 20(2), 3-5.

Referencoj redakti

  • Barlow, Clive (1997): A field guide to birds of The Gambia and Senegal. Helm Identification Guides, Nr. Robertsbridge (East Sussex). ISBN 1-873403-32-1
  • BirdLife International (2004). Falco chicquera. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Aŭgusto 2007. Kriterio por klasigo kiel Malplej Zorgiga.
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  • Kemp, Alan C.; Kemp, Meg & Hayman, Peter (2001): Birds of Prey of Africa and its Islands. Struik, Capetown. ISBN 1-86872-732-7
  • Wink, Michael & Sauer-Gürth, Hedi (2000): Advances in the molecular systematics of African raptors. In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 135-147. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eldonistoj): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. [http://www.uni-heidelberg.de/institute/fak14/ipmb/phazb/pubwink/1998/31.%201998.pdf PDF erg.de/institute/fak14/ipmb/phazb/pubwink/2000/29.%202000.pdf PDF