Ruĝkrura kormorano

La Ruĝkrura tufkormorano (Phalacrocorax gaimardi) konata ankaŭ kiel Ruĝkrura kormorano, Ruĝpieda kormorano, Ruĝpieda tufkormorano, Gaimarda tufkormoranoGriza kormorano,[1] estas birdospecio de la familio de kormoranoj nome Falakrokorakedoj, tio estas specio de loĝantaj birdoj en la marbordoj de suda Sudameriko nome de Peruo, Ĉilio kaj suda Argentino. Ĝi estas nekolonia malkiel plej kormoranoj kaj aliaj marbirdoj. La Ruĝkrura kormorano ankaŭ ne estis observata havante malfermajn flugilojn, kio ja estas karaktera de plej specioj de kormoranoj.[2] Ĝi estas konsiderata preskaŭ minacata laŭ la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkrura kormorano
Ruĝkrura kormorano
Ruĝkrura kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. gaimardi
Phalacrocorax gaimardi
(Lesson & Garnot, 1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Ruĝkrura kormorano estas lokita ene de la genro Phalacrocorax, sed oni pridisputis ĉu lokigu ĝin en Notocarbo ĉar filogenetikaj studoj sugestas ke ĝi estas plej proksime rilata al aliaj sudhemisferaj tufkormoranoj, kiaj la Punktokormorano.[4] Oni sugestis, ke la populacio de Ruĝkruraj kormoranoj de la marbordoj de Atlantiko estu separata subspecio. Ili estas iomete pli malgrandaj kaj havas iomete pli palan plumaron kompare kun la birdoj de la marbordoj de Pacifiko.[1][2]

Aspekto redakti

 
Phalacrocorax gaimardi (junulo)
 

La Ruĝkrura kormorano estas mezgranda marbirdo, kun longa kolo, svelta korpo, retecaj piedoj kaj longa, fajna hokoforma beko. La longo de ties korpo estas 71–76 cm, kun averaĝa enverguro de 91 cm.[4] Ili pezas 1.3-1.5 kg.[2] Ne estas seksa dimorfismo inter masklaj kaj inaj Ruĝkruraj kormoranoj.[5]

La aspekto de la Ruĝkrura kormorano estas nekonfuzebla. Reproduktaj plenkreskuloj havas fumogrizan korpon, kun iomete pli palaj subaj partoj. Ili havas disajn areojn de blankaj harplumoj malantaŭ la okuloj kaj laŭ la kolo. La flugilkovriloj havas makulecan, arĝentogrizan aspekton, sekve de larĝaj nigraj flugilpintoj. Ankaŭ la vosto estas nigra. La okuloj estas verdaj, ĉirkaŭataj de 16 fajnaj bluaj markoj. La beko estas flava, nuance al oranĝa ĉebaze, la gorĝosako estas tre oranĝa aŭ ruĝa. La kruroj kaj piedoj estas tre koralruĝaj, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo.

Nereproduktantaj plenkreskuloj aspektas simile al reproduktantaj plenkreskuloj. Ili ne havas la blankajn harplumojn, la flugilkovriloj aspektas malpli arĝentecaj, sed pli malhelgrizaj, kaj la beko kaj la gorĝosako estas pli senkoloraj.

Junaj Ruĝkruraj kormoranoj kutime havas pli palan, brunan plumaron kun makuleco de blanko ĉirkaŭ la gorĝo. Junplumara koloraro povas esti tre varia inter la populacioj de la marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko. Ties okuloj estas grizaj kaj ties bekoj kaj gorĝosakoj gamas el nigra al oranĝa. La kruroj kaj piedoj povas esti oranĝecaj al ruĝecnigraj.[1][2][6]

Distribuado kaj habitato redakti

La Ruĝkrura kormorano estas indiĝena de la marbordoj de suda Sudameriko. En la marbordoj de Pacifiko ĝi havas teritoriojn el insulo Macabi, Peruo al Insulo Ĉiloe, Ĉilio. Estas malgrandaj izolaj populacioj en la marbordo de Atlantiko dise tra la provinco Santa Cruz, Argentina.[2] Ili rare loĝas pli sude ol ĉe la Magelana Markolo.[7]

Ruĝkruraj kormoranoj nestumas dise sur krutaj rokomuroj, inklude marbordajn klifojn, rokajn insuletojn, kaj markavojn. Ili iĝas virtuale nedetekteblaj antaŭ tiuj rokaj elstaraĵoj pro siaj makuleca griza plumaro, kun la escepto de ties koloraj bekojn kaj piedoj.[2] Ili manĝas ĉe ĉebordaj akvejoj kaj en neprofundaj nebordaj akvejoj.[8]

Kutimaro redakti

Manĝo redakti

La Ruĝkruraj kormoranoj estas ĝenerale solemaj manĝantoj, sed foje ĉasas en paroj aŭ malgrandaj aroj.[1] Plej Ruĝkruraj kormoranoj manĝas je ne pli ol 3 km for el sia nesto. Ili ĉasas en ĉebordaj akvoj, inklude estuarojn, kaj en neprofundaj nebordaj akvoj.[8] Ili neniam iras al nur nesalakvaj akvejoj.[2] Multaj Ruĝkruraj kormoranoj manĝas je malalta tajdo, supozeble por malgrandigi la veturtempon al kaj el la surfaco kaj por pliprofiti la tempon de manĝoserĉo.[8] Ili povas plonĝi ĝis 8–10 m sub la surfaco persekute de predo. Ties dieto ĉefe konsistas el fiŝoj, specife angiloj kaj anĉovoj, kaj ankaŭ planktonaj krustuloj.[1]

Reproduktado redakti

La Ruĝkrura kormorano estas nekolonia marbirdo, anstataŭ vivi en paroj aŭ malgrandaj grupoj. La pariĝado tipe okazas en januaro kaj februaro. La maskloj povas engaĝiĝi en prilaborataj ceremoniaj memmontradoj, kiuj inkludas ponardajn kaj reenajn sintenojn. Dum ponardado la maskloj pepadas trankvile dum movado de la kapo tien kaj reen montrante la internon de la buŝo.[2] Kiam la ino antaŭeniras, la masklo montras retiran sintenon; etendante la kolon kaj indikante per beko al la vosto.[1] La ino povas reagi al la maskla memmontrado per saltetoj kaj gorgoxkrakoj. Kiam la ino selektas masklon, venas periodoj de plumaranĝado, sekve de kopulacio. Oni konstatis, ke la paroj de Ruĝkruraj kormoranoj estas monogamaj por almenaŭ unu sezono.[2]

Nestoj estas konstruitaj sur deklivaj klifoj kaj estas kutime izolaj el aliaj birdoj, sed povas formi malgrandajn koloniojn en raraj okazoj.[7] Ili komponiĝas el plumoj, guano, algoj, la ingoj de tuboloĝantaj vermoj kaj eĉ rubo.[5][9] Oni observis ilin plonĝantaj 8 al 10 metrojn por kolekti bekoplenojn el varia nestomaterialo.[2] La ovodemetado okazas inter oktobro kaj januaro, kaj averaĝe temas pri tri ovoj.[4] Post eloviĝo, la idoj dekomence ne havas plumojn, sed iĝas tuje kovrataj el bruneca lanugo.[2] Kiel ĉe ĉiuj kormoranoj, la idoj estas malfrumaturaj, la kovado averaĝe daŭras 30 tagojn kaj la idozorgada periodo estas de 60–70 tagoj.[1][2]

Voĉo redakti

La voĉo de la Ruĝkruraj kormoranoj estas malkiel tiuj de plej marbirdoj, nome ili konsistas el altatona pepado pli kiel de kantobirdo.[1]

Predado redakti

Pro la kutimo de Ruĝkruraj kormoranoj nestumadi sur klifoj kun krutaj rokmuroj kaj sen grunda aliro, ili estas neatingeblaj de plej predantoj.[1] Ties ĉefaj predantoj estas la Dominika mevo,[10] kune kun homoj, kiuj konsumas plenkreskulojn, idojn kaj ovojn.[1][5] La minaca memmontrado de la Ruĝkrura kormorano ŝajne netute disvolvita konsistas nur el buŝomalfermo kaj indiko per beko al entrudulo. Tio eble rilatas al ties soleca vivo kaj manko de predantoj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Nelson, J. B. 2005. Cormorants and shags. Pages 512–14. In C. M. Perrins, W. J. Bock and J. Kikkawa, eds. Pelicans, Cormorants, and their Relatives. Oxford University Press, New York.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Johnsgard, P. A. 1993. Cormorants and shags (Phalacrocoracidae). Paĝoj 311–314 En A. Matthew, ed. Cormorants, Darters and Pelicans of the World. Smithsonian Institution Press, Washington.
  3. IUCN2012
  4. 4,0 4,1 4,2 del Hoya, J., Elliot, A. and Sargatal, J. 1992. Family Phalacrocoracidae (cormorants) species accounts. Paĝoj 351–352. In R. Mascort, ed. Handbook of the Birds of the World Volume I Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona.
  5. 5,0 5,1 5,2 Red-legged cormorant (Phalacrocorax gaimardi). ARKive. http://www.arkive.org/red-legged-cormorant/phalacrocorax-gaimardi/#text=Glossary Arkivigite je 2011-09-12 per la retarkivo Wayback Machine. 14a de oktobro, 2011.
  6. Rumboll, M. kaj de la Pena, M. R. 1998. Cormorants (family Phalacrocoracidae). Paĝoj 22–23. En Birds of Southern South America and Antarctica. Princeton University Press, New Jersey.
  7. 7,0 7,1 Harrison, P. 1983. Family Phalacrocoracidae cormorants, shags. Paĝoj 122 kaj 304. En Seabirds, An Identification Guide. Houghton Mifflin Company, Boston.
  8. 8,0 8,1 8,2 Patricia Gandini, Esteban Frere and Flavio Quintana (2005). “Feeding performance and foraging area of the red-legged cormorant”, Waterbirds 28 (1), p. 41–45. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282005%29028%5B0041%3AFPAFAO%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2005)028[0041:FPAFAO]2.0.CO;2]]. 
  9. Perins, C. M. 1990. Cormorants, anhingas, frigatebirds. Page 65. In J. Elphick, ed. The Illustrated Encyclopedia of Birds, The Definitive Reference to Birds of the World. Prentice Hall Press, Toronto.
  10. Red-legged Cormorant Phalacrocorax gaimardi. BirdLife International. Alirita October 14, 2011.

Literaturo redakti

  • Carlos B. Zavalaga, Esteban Frere & Patricia Gandini (2002). “Status of the Red-Legged Cormorant in Peru: what factors affect distribution and numbers?”, Waterbirds 25 (1), p. 8–15. 
  • Esteban Frere, Flavio Quintana & Patricia Gandini (2002). “Diving behavior of the Red-Legged Cormorant in Southeastern Patagonia, Argentina”, The Condor 104 (2). 
  • Ana Millones, Esteban Frere & Patricia Gandini (2008). “Breeding habitat use by the Red-legged Cormorant (Phalacrocorax gaimardi) in Patagonia, Argentina”, Waterbirds 31 (4), p. 656–660. doi:10.1675/1524-4695-31.4.656. 
  • E. Frere, P. Gandini, J. Ruiz & Y. A. Vilina (2004). “Current status and breeding distribution of Red-legged Cormorant Phalacrocorax gaimardi along the Chilean coast”, Bird Conservation International 14 (2), p. 113–121. doi:10.1017/S0959270904000139.