Rudnij, laŭ kazaĥa lingvo kaj rusa lingvo Рудный (=erco) estas urbego en Provinco Kostanajo (Kazaĥio). Komence la fondinta vilaĝo estis "Sokolovrudstroj". Poste, ministoj komencis nomi ĝin - Rudnogorsk, post konstruado de la urbo estis Semidesiatipalatinsk, fine Rudnij.

Rudnij
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 111500–111501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 234  (2014) [+]
Loĝdenso 664 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 58′ N, 63° 7′ O (mapo)52.96666666666763.116666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 63° 7′ O (mapo) [+]
Areo 193,13 km² (19 313 ha) [+]
Horzono UTC+06:00 [+]
Rudnij (Kazaĥio)
Rudnij (Kazaĥio)
DEC
Rudnij
Rudnij
Situo de Rudnij

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rudnyy [+]
vdr
Oficejo en Rudnij

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Rudnij situas en la norda parto de la lando laŭ rivero Tobol.

 
Industriaĵo ĉe Rudnij

Loĝantaro redakti

  • rusoj — 74 355 homoj (57,15 %)
  • kazaĥoj — 36 981 homoj (28,43 %)
  • aliaj popoloj

Historio redakti

En 1949 piloto flugante super la teritorio perceptis strangan konduton de la kompaso. Kelkajn monatojn poste geologoj kaj geografoj vojaĝis al la magneta anomalio. Ili malkovris ferajn ercojn. En 1955 alvenis la unuaj konstruistoj por fondi minan vilaĝon, poste eĉ urbon, baldaŭ komenciĝis la minado. En 1957 la loko ricevis urban statuson. Post jaroj la urbo iĝis grava industria kaj kultura centro de Provinco Kostanajo.

Ekonomio redakti

En Rudnij krom la minado oni okupiĝas ekzemple pri produktado de trinkaĵoj, alkoholaĵoj, mebloj.

Klimato redakti

La klimato de Rudnij estas kontinenta kun 4 sezonoj. Jare pluvas aŭ neĝas nur 322 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵo. La averaĝa temperaturo estas 2,8 °C, en januaro ĝi falas averaĝe al −16 °C, somere julie averaĝe estas 21 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti