Rudolf Fabinyi (kemiisto)

Rudolf Fabinyi [fabinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fabinyi Rudolf estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1915).

Rudolf Fabinyi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1849 (1849-05-30)
en Jelšava
Morto 7-an de marto 1920 (1920-03-07) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Rudolf Fabinyi [1] naskiĝis la 30-an de majo 1849 en Hungara reĝlando, en Jolsva (nuntempa Jelšava en Slovakio). Li mortis la 7-an de marto 1920 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Fabinyi frekventis universitaton en Pest (urbo). Li komencis sian karieron loke en la universitato, sed poste helpe de stipendio li esploris en Würzburg, Graz, Heidelberg, Parizo. Hejmenveninta en 1878 li aliĝis al Universitato Kolozsvár, kie li estis katedrestro en 1881, rektoro en 1900. Li fondis la unuan hungarlingvan kemian revuon Vegytani Lapok en 1882. Li okupiĝis ĉefe pri organa kemio kaj farboj.

Fontoj redakti