Rudolf Somogyvári

Rudolf Somogyvári [ŝomodjvAri], hungare Somogyvári Rudolf estis hungara aktoro.

Rudolf Somogyvári
Persona informo
Naskonomo Skoda Rezső
Naskiĝo 30-an de novembro 1916 (1916-11-30)
en Budapeŝto
Morto 27-an de septembro 1976 (1976-09-27) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo bone neoplasm
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • televida aktoro
vdr

Rudolf Somogyvári naskiĝis, kiel Skoda Rezső la 30-an de novembro 1916 en Budapeŝto - mortis la 27-an de septembro 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Somogyvári frekventis gimnazion, poste aktoran lernejon en Budapeŝto. Li komencis sian aktoran karieron en 1938 en Budapeŝto kaj en Miskolc. En 1945 li iĝis militkaptito en Sovetunio. En 1956 li konsentis kun la revolucio, tial li devis aktoradi en Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1963-1969 li apartenis al Teatro Thália (Budapeŝto). Li dufoje estis edzo havanta filinon kaj filon. Li ricevis premiojn en 1956, 1968 kaj en 1976.

Liaj roloj (elekto) redakti

  • diversaj filmoj inter 1937-1970, ekzemple Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1937 kaj ankaŭ en 1964; Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), 1955; Surveturo, 1955; Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Hamlet - titolrolo; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo) - Baradlay Jenő; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo) - Almády; Petőfi: Tigris és hiéna (Tigro kaj hieno) - Béla la 2-a

Fontoj redakti