Rusa Muzika Societo

rusa muzika societo

La Rusa Muzika Societo (RMS) (en rusa: Русское музыкальное общество) estis la unua muziklernejo en Rusio malferma al la ĝenerala publiko.

Rusa Muzika Societo
emblemo
organizaĵo pri edukado
Komenco 1859 vd
Lando(j) Rusia Imperio vd
Fondinto(j) Princess Charlotte of Württemberg • Anton Rubinstein vd
vdr

La RMS estis fondita en 1859 fare de la Granddukino Elena Pavlovna (german-devena onklino de la caro Aleksandro la 2-a) kaj ŝia protektito, la pianisto kaj komponisto Anton Rubinstein, cele al plialtigo de la nivelo de muziko en la lando kaj disvastigado de la muzikedukado.[1] Ili ambaŭ estis veturante tra Eŭropo kaj povis kompari la nivelojn de la lando tiurilate. La Granddukino havigis la forton por la entrepreno kaj eĉ ricevis la aprobon de la caro.[2] Kaj Rubinstein havigis la muzikan sciaron kaj estrecon.[3]

La inaŭgura koncerto de la RMS okazis en Novembro 1859, kaj Rubinstein ludis unu el siaj pianokonĉertoj.[4] Ĉirkaŭ la mezo de la 1860-aj jaroj, koncertoj de la RMS estis enkondukinta la ĝeneralan publikon al ĉiuj simfonioj, pianokonĉertoj kaj uverturoj de Ludwig van Beethoven, oratorioj de George Frideric Handel, kantatoj de Johann Sebastian Bach, operoj de Christoph Willibald Gluck, kaj verkoj de Robert Schumann kaj Franz Schubert. Ankaŭ la rusa muziko estis ludita. Ekzemple oni prezentis operojn de rusaj komponistoj kiel Miĥail Glinka, Aleksandr Sergejeviĉ Dargomiĵskij kaj Anton Rubinstein, inter aliaj.[5]

Formalaj rezultoj de la RMS estis la Peterburga Konservatorio, kiu malfermiĝis (ankaŭ sub estreco de Anton Rubinstein), en Septembro 1862, kaj la Moskva Konservatorio, fondita de Nikolaj Rubinstein kaj la Princo Nikolaj Petroviĉ Trubetzkoj en Septembro 1866.

Malfondo kaj restabliĝo kiel Tutrusa Muzika Societo redakti

Post la Rusa Revolucio de 1917, la RMS disbandiĝis en la sama jaro. La Tutrusa Muzika Societo, establiĝis en 1987, kiel heredanto de la RMS.

La Tutrusa Muzika Societo, fondita en 1987, laŭsupoze estas la laŭleĝa posteulo de la heredaĵo, ĝiaj tradicioj kaj kulturo de la Rusa Muzika Societo. La 18-an de februaro 2010, ĉe la kvina konferenco de la Tutrusa-Muzika Asocio, decido estis farita por restarigi la originan nomon de la Asocio al Rusa Muziko, tiel markante la oficialan reanimadon de la origina organizo. La moderna RMS estas la publika agentejo kiu plenumas la funkciojn de Unio de Kreintoj. Ĝi kunigas milojn da homoj, kiuj reprezentas la kulturon de koregrafio kaj muziko de Rusio kaj ĝiaj popoloj kaj sur la profesia nivelo kaj sur la amatora nivelo. La asocio havas filiojn en ĉiuj regionoj de Rusio, kaj per ili efike influas la staton kaj evoluon de moderna arto en la kampo de muziko kaj koregrafio en tuta Rusio, samtempe kun kontrolado de kulturaj tendencoj kaj analizado de ili.

La ĉefa implikiĝo de la asocio kaj ĝiaj distriktofilioj estas esprimita en okazigo de koncertoj, popolferioj, majstraj klasoj, muzikaj festivaloj kaj konkursoj. La asocio ankaŭ helpas rusajn solistojn kaj rusajn muzikgrupojn partopreni internaciajn festivalojn, konkursojn kaj koncertturneojn.

Referencoj redakti

  1. Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973), 36
  2. Struttle, Wilson, Tchaikovsky, His Music and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979), 11-12
  3. Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840-1874 (New York: W.W. Norton & Company, Inc., 1978), 59-60
  4. Brown, 60
  5. Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York: Schirmer Books, 1991), p. 62

Bibliografio redakti

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Early Years, 1840-1874 (New York: W.W. Norton & Company, Inc., 1978)
  • Poznansky, Alexander, Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York: Schirmer Books, 1991)
  • Struttle, Wilson, Tchaikovsky, His Music and Times (Speldhurst, Kent, United Kingdom: Midas Books, 1979)
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973)