Rusca Montană
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Ruszkabánya)
Rusca Montană [ruska montanə] (germane: Ruskberg, hungare: Ruszkabánya) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Caransebeș. Ĝi estas la plej norda komunumo en la distrikto Caraș-Severin kaj konsistas el la sideja vilaĝo kaj el Rușchița (germane Ruschkitza, hungare Ruszkica).
Rusca Montană · Ruskberg · Ruszkabánya | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
komunumo en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Distrikto | Caraș-Severin | ||
Komunumo | Distrikto Caraș-Severin | ||
Hist. regiono | Banato | ||
Poŝtkodo | 327320 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 530 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 37′ N, 22° 24′ O (mapo)45.61998522.398720805556Koordinatoj: 45° 37′ N, 22° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 154,68 km² (15 468 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 3 601 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 estis nur 1 820 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 1 530 loĝantoj.
Historio
redaktiĜia unua mencio skriba estas el 1851. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la reĝa departemento Krassó-Szörény de Hungario, parto de la imperio Aŭstrio-Hungario.
Gravaj personoj
redakti- Károly Hofmann (Ruszkabánya, 27-a de novembro 1839 – Budapest, 21-a de februaro 1891): geologo, teknikuniversitata profesoro, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1871).
- Kálmán Fülepp (1851–1919): ĉefurbestro de Budapeŝto
- Antal Kerpely (Ruszkabánya, 27-a de septembro 1866 – Vieno, 23-a de julio 1917): iĝeniero pri fornoj, inventisto.
- Lívius Maderspach (Ruszkabánya, 1-a de februaro 1840 – Rákospalota, 29-a de septembro 1921): inĝeniero pri minado, fakverkisto.
- Irén Senn (Ruszkabánya, 7-a de junio 1883 – Budapest, 20-a de januaro 1957): pianistino, pianpedagogino.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de la distrikto
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
-
Situo en la distrikto