Ruth Chepngetich
Ruth CEPNGETIC (naskita la 8an de aŭgusto 1994, en Provinco Rifta Valo, Kenjo) estas kenja maratonista atleto [1], mondĉampiono ( Doho 2019 ), trifoja ĉampiono de Ĉikaga Maratono ( 2021, 2022 kaj 2024 [2]) kaj mondrekordulo pri maratonkuro. Ŝi iĝis la unua virino se temas pri trapasi tiun kuron en malpli ol 2 horoj kaj 10 minutoj [3].
Ruth Chepngetich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1994 (30-jaraĝa) en Kericho |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kenjo |
Okupo | |
Okupo | atleto |
Kariero
redakti2017
redaktiCepangtic gajnis la Istanbulan Maratonon en novembro 2017 kun tempo de 2:22:36 horoj.
2018
redaktiEn la Pariza Maratono okazigita en 2018 ŝi gajnis arĝentan medalon kun tempo de 2:22:59 horoj. Ŝi defendis sian titolon ĉe la Istanbula Maratono okazigita en novembro de tiu jaro post metado de nova kursrekordo de 2:18:35 horoj.
2019
redaktiCepangtic venkis en la Dubaja Maratono okazinta en januaro 2019 post meti novan personan rekordon kaj novan kursrekordon de 2:17:08 horoj [4].
Mondĉampiono
redaktiĈe la Monda Ĉampionado okazigita en Doho en septembro 2019, Cepangtic gajnis oran medalon en la maratono kun rezulto de 2:32:43 horoj, antaŭ la eksiĝintaj ĉampionoj Rose Chalimo el Barejno (2:33:46 horoj) kaj Helelia Jones el Namibio (2:34:15 horoj).
2021
redaktiŜi reprezentis sian landon ĉe la Somera Olimpiko 2020 en Tokio , kie ŝi ne finis en la maratono.
2024
redaktiMonda rekordulo
redaktiĈe la Ĉikaga Maratono okazigita la 13-an de oktobro, ŝi metis novan mondan rekordon de 2:09:57 horoj, tiel iĝante la unua virino se temas pri trapasi tiun kuron en malpli ol 2:10 horoj [5][6][7].
Personaj plej bonaj
redakti- 5 000-metra kurado : 15:17 minutoj (2017)
- 10 000-metra kurado : 31:08 minutoj (2017)
- Duonmaratona kurado : 1:04:02 horoj (2021), monda rekordo
- Maratona kuro : 2:09:57 horoj (2024), monda rekordo
Referencoj
redakti- ↑ Ruth CHEPNGETICH – Athlete Profile. Alirita 2021-01-01 .
- ↑ Ruth Chepngetich does something no other woman has done before in 2024 Chicago Marathon with likely world record finish (en-US) (2024-10-13). Alirita 2024-10-13 .
- ↑ World Records (en-US). Alirita 2024-10-13 .
- ↑ Ruth Chepngetich shatters Dubai Marathon course record (25 January 2019). Alirita 30 January 2019 .
- ↑ 2018 Istanbul Marathon (11 November 2018). Alirita 30 January 2019 .
- ↑ Ruth Chepngetich Smashes Istanbul Marathon Record with 2:18:35 (11 November 2018). Alirita 30 January 2019 .
- ↑ Ruth Chepngetich's amazing run at the 2018 Vodafome Istanbul Marathon (16 November 2018). Alirita 25 January 2019 .