Sándor Krisztics [ŝAndor kristiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krisztics Sándor estis hungara juristo, profesoro, bibliotekisto.

Sándor Krisztics
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1890 (1890-01-15)
en Budapeŝto
Morto 22-an de junio 1966 (1966-06-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

Sándor Krisztics [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de januaro 1890 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de junio 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Krisztics akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1913, sed li havis ankaŭ plian diplomon de akademio pri komerco. Jam en 1912 li eklaboris en la ĉefurba biblioteko. En 1919 li estis nomumita privata profesoro pri politiko en la menciita universitato. Inter 1921 kaj 1924 li instruis en la ekonomia universitato, poste li estis katedrestro en Reĝa Universitato Erzsébet ĝis 1949. Li estis dekano en la studjaroj de 1932 kaj 1942, rektoro de 1946. Li estis ankaŭ direktoro de sociografia instituto inter 1924–1939 kaj 1945–1949. Li pensiuliĝis en 1949, tamen li laboris plu en Budapeŝto en biblioteko, ekde 1958 ĝismorte en instituto pri enlanda komerco.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A nemzet és állam a keletkezés, fejlés, viszonyszempontjából (1914) - libro
  • Politika (1931)
  • A békeszerződések reviziója (1927) - libro

Fontoj redakti