Sára Berczik [ŝAra bercik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berczik Sára estis hungara moderna dancisto (en branĉo movartisto), koreografo, trejnisto, instruisto, altlerneja instruisto. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Pollacsek Margit Mária Sarolta [polaĉek ŝarolta] ĝis 1933, ŝia geedziĝa nomo estis hungarece Pap Lászlóné.

Sára Berczik
Persona informo
Naskonomo Pollacsek Margit Mária Sarolta
Naskiĝo 18-an de januaro 1906 (1906-01-18)
en Miskolc
Morto 25-an de februaro 1999 (1999-02-25) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Sára Berczik
Okupo
Okupo koreografo
vdr

Sarolta Pollacsek[1] naskiĝis la 18-an de januaro 1906 en Miskolc, ŝi mortis la 25-an de februaro 1999 en Budapeŝto.

Ĉambrego pri Sára Berczik

Biografio redakti

Sára Berczik lernis baleton de Emília Nirschy kaj Karola Perczel, poste en Aŭstrio de:Valeria Kratina kaj de:Grete Wiesenthal. Ekde 1922 ŝi prezentis memstarajn dancajn spektaklojn en Hungario kaj Rumanio. En 1926 ŝi akiris pianistan diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, post 5 jaroj ankaŭ kantopedagogian diplomon. En 1932 ŝi malfermis lernejon pri moderna baleto. Post la 2-a mondmilito ŝi laboris en revuoj, spektakloj, sed post kelkaj jaroj la movartista branĉo estis malpermesita, tial ŝi instruis en la Gimnastika Altlernejo, kie ŝi kreis instruadon de ritma gimnastiko. Ŝi estis deportita inter Öcsöd kaj Füzesabony, ĉar ŝia edzo estis pli frue oficiro. Inter 1953-1972 ŝi estis koreografo, parte trejnisto de la hungara nacia teamo pri ritma gimnastiko, dum inter 1959–1963 ŝi instruis en danclernejo. Ŝi instruis ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi ricevis premiojn inter 1955-2017 (la lastan postmorte). Ŝi edziniĝis en 1935.

Ŝiaj disĉiploj redakti

Ŝia libro redakti

  • A nő harmóniája (1988)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo kaj ĉambrego (vidu la fotojn!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti