Erzsébet Köteles

Erzsébet Köteles [erĵEbet koteleŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Köteles Erzsébet estis hungara gimnastikisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, sportinstruisto, arbitraciisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Gulyás Károlyné respektive Reviczky Jánosné.

Erzsébet Köteles
Erzsébet Köteles
Erzsébet Köteles
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1924 (1924-11-03)
en Budapeŝto
Morto 16-an de junio 2019 (2019-06-16) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
vdr

Erzsébet Köteles[1] naskiĝis la 3-an de novembro 1924 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de junio 2019 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Erzsébet Köteles akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1949, poste supozeble en 1964 kaj 1969. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis 2 filojn. En la sensporta vivo ŝi estis sportinstruisto en bazlernejo. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-2011.

Sporta kariero redakti

Erzsébet Köteles inter 1938-1958 estis gimnastikisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis unuafoje hungara ĉampiono unuoble en 1942. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo teame kune kun Andrea Bodó, Ágnes Keleti, Margit Korondi, Alíz Kertész kaj Olga Tass (1956), krome tri arĝentajn kaj unu bronzan olimpikajn medalojn. Ŝia plej konata trejnisto estis Sára Berczik. En mondĉampionumo ŝi estis la unua teame en 1954. Jam ekde 1950 ŝi estis trejnisto, ekde 1954 arbitraciisto, ekde 1962 internacia arbitraciisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti