Sátorhely [ŝAtorhej], kroate Šatorište estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. La loknomo signifas: tendo-loko.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Sátorhely situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de Kroatio. Mohács troviĝas 9, Bóly 12, Villány 20 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la ferepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1334. Inter Mohács kaj Sátorhely okazis la katastrofa batalo por hungaroj, sekve tie okazis 150-jara turka erao. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Ekde 1949 la kampoj apartenis al ŝtata bieno. En 1984 la komunumo iĝis municipo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti