Săcel (Harghita)
Săcel [səĉel] (hungare: Székelyandrásfalva [sekejandraŝfalva]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Cristuru Secuiesc. En 1910 ĝi havis 418 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj) kaj en 1992 147 (pli ol 90 % da rumanoj, 6 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre apartenas al ĝi Șoimușu Mic, Șoimușu Mare, Uilac, Vidacut.
Săcel | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Harghita | ||
Alinome | Székelyandrásfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Udvarhely | ||
Situo | 46° 19′ N, 24° 56′ O (mapo)46.31361111111124.93Koordinatoj: 46° 19′ N, 24° 56′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 392 m | ||
Poŝtkodo | 537255 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.333 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 144 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85476 | ||
Săcel estas la plej okcidenta komunumo en la distrikto Harghita kaj estas proksima al la distrikto Mureș.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Lajos Gyulay, grafo (24-a de junio 1800 – Pest, 19-a de marto 1869): verkisto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
-
Situo en la distrikto