Saale-ciklovojo (germane: Saaleradweg) estas biciklovojo en Germanujo kiu kondukas sur 403 kilometroj laŭlonge de la rivero Saale disde la fonto ĉe Großer Waldstein ĝis la malfonto je Elbe apud Barby.

Barby - enfluo de Saale en Elbe, fino ciklovoja
mapo

Karaktero kaj koneksoj redakti

 
Saale-Radweg, emblemo

Ĝi atingas la federaciajn landojn Bavario (Fiĥtela montaro, Frankonia Arbaro), Turingio (Turingia Skista Montaro, Saale-regiono) kaj Saksio-Anhaltio konsiderate esti unu el la plej postulantaj ĉe-riveraj ciklovojoj de Germanujo. En la supraj partoj ĝi karakterizatas per multaj krutaj grimpejetoj. En la regiono de la akvobaraĵoj (Saalekaskade: Bleilochtal-baraĵo, Burgkhammer-baraĵo, Walsburg, Hohenwarte-baraĵo kaj Eichicht-baraĵo) ĉeakva biciklado ofte maleblas. Ekde Saalfeld inverse la vojo ankaŭ de familioj kun infanoj. La norda koneksa ciklovojo estas Elbe-ciklovojo. Plejparte ĝi estas asfaltita.

Saale-ciklovojo estas parto de la unuaranga D-itinero 11 Balta MaroSupra Bavario; dum la lastaj kilometroj ĝi estas parto de la Tuteŭropa biciklovojo R1 kaj de EuroVelo 2.

Lokoj sinsekvantaj redakti

 
Vojindikilo inter Weißenfels kaj Leißling

Jen la komunumoj kiuj transiratas: Zell, Schwarzenbach an der Saale Oberkotzau, Hof (Saale), Berg-Rudolphstein, Blankenstein-Rosenthal, Bad Lobenstein-Saaldorf, Saalburg, Ziegenrück-Drognitz, Kaulsdorf-Breternitz, Saalfeld, Rudolstadt, Uhlstädt, Kahla, Jena, Dornburg, Camburg, Großheringen Naumburg-Saaleck, Weißenfels, Bad Dürrenberg, Merseburg, Halle (Saale), Brachwitz, WettinAlsleben, Bernburg, Nienburg, Calbe, Barby.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti