Saint-Florentin
komunumo en la departemento Yonne de Francio
(Alidirektita el Saint-Florentin (Yonne))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Florentin (Indre). |
Saint-Florentin [sɛ̃ florɑ̃tɛ̃] estas franca komunumo en la departemento Yonne, en la regiono Burgonjo. La nomo de la fromaĝo Saint-Florentin elvenas el la urbo.
Saint-Florentin | |
komunumo | |
Preĝejo Sankta Florentin
| |
|
|
Regno | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Yonne |
Arondismento | Auxerre |
Kantono | Saint-Florentin |
Historiaj regionoj | Ĉampanjo, Burgonjo |
Riveroj | Armançon, Armance, Canal de Bourgogne |
Koordinatoj | 48° 0′ 9″ N 3° 43′ 33″ O / 48.00250 °N, 3.72583 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 192 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 89 m s. m. |
Areo | 28,6 km² (2 860 ha) |
Loĝantaro | 4 171 (2010) |
Denseco | 145,84 loĝ./km² |
Urbestro | S-ro Yves Delot |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 89600 |
INSEE | 89345 |
Situo de Saint-Florentin en Francio
| |
Situo de Saint-Florentin en Yonne
| |
Vikimedia Komunejo: Saint-Florentin (Yonne) | |
Retpaĝo: www | |
Geografio redakti
La riveroj Armançon kaj Armance kaj la kanalo de Burgonjo trafluas tra la komunumo. La urbo situas ĉe larĝa valo. Haveno estas ĉe la kanalo. Fervoja stacidomo estas en la najbara komunumo Vergigny.
Demografio redakti
La loĝantaro malkreskas ekde 1975. La komunumo havas 4 171 loĝantojn en 2010[1].
Najbaraj komunumoj redakti
Najbaraj komunumoj estas Brienon-sur-Armançon, Champlost, Venizy, Neuvy-Sautour, Germigny, Chéu, Vergigny kaj Mont-Saint-Sulpice.
Historio redakti
Tie estis romia urbo nomita Castrodunum.
Vidindaĵoj redakti
Ŝtona jubeo en la preĝejo datiĝas de 1600. En la preĝejo estas ankaŭ vitraloj de la ĉampanja skolo, kiuj datiĝas el la 16-a jarcento.
Partneraj urboj redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 89345-Saint-Florentin (france). Alirita 30-an de aŭgusto 2013.