Salar de Atacama

(Alidirektita el Salejo de Atakamo)

Salar de Atacama, Salejo de AtakamaSalejo de Atakamo estas la plej granda salejo de Ĉilio kaj troviĝas en la Regiono de Antofagasto. Ĝi formiĝas en depresio sen akvoelirejo kaj kiu ricevas la riveron San Pedro de Atacama kaj multajn rojojn tra kiuj filtriĝas akvo ekde la montaro de Andoj. Krome ĝi estas la tria plej granda salejo de la mondo post la salejo de Ujuni, en Bolivio.

Vidaĵo de la Salejo de Atakamo

Karakteroj redakti

 
Flamengoj en la laguno Ĉaksa de la salejo

La salejo enhavas 300.000 ha,[1][2] estas 100 km longa kaj 80 km larĝa, kio igas ĝin la tria plej granda de Ameriko kaj de la mondo post la Ujuni en Bolivio (10.582 km²) kaj la Granda Sala Lago de Utaho en Usono (4.400 km²).

Pli precize la salejo situas inter du ĉiliaj komunumoj, kies plej proksimaj urboj estas San Pedro de Atacama (ĉ. 55 km norde) dum Antofagasta estas je 316 km nordoriente.

Tiu salejo enhavas 40% de la tutmondaj rezervoj de litio kaj grandajn kvantojn de borakso kaj kaliaj saloj. Tamen estas grava faŭno kun grandaj kvantoj de flamengoj en la Reserva Nacional Los Flamencos, situa norde kaj okcidente de la lago, kaj ankaŭ Amerika reao, Anseroj, Anasoj, Lamoj kaj aliaj mamuloj kiel Gvanakoj, Vikunoj kaj Alpakoj.

La Salo de la salejo devenas el la dissolvo de la grundosaloj fare de pluvakvo, kiu estas forpelitaj al la salejo. Poste akvo evaporiĝas kaj la alportitaj saloj akumuliĝas. Kiel en aliaj salejoj la aero en la Salejo de Atacama estas tre seka, kio pligrandigas la vidkampon ŝanĝante la ĉirkaŭkalkulo de distancoj.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. hispaneGerardo Díaz del Río, Ramiro Bonilla Parra, Fernando Peralta Toro (1972) “Geología de superficie, sub-superficie y geoquímica del Salar de Atacama”, CORFO (Chile). Departamento de Recursos Hidráulicos.
  2. hispaneAlonso, H. y Risacher, F. (1996) “Geoquímica del Salar de Atacama, parte 1: origen de los componentes y balance salino. Revista Geológica de Chile, 23, 2, p. 113-122.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 23° 30′ S 68° 15′ U / 23.500 °S, 68.250 °U / -23.500; -68.250 (mapo)