Sam Simon (Los-Anĝeleso, Kalifornio, 6-a de junio de 1955 - Pacifikaj Palisaĵoj, Kalifornio, 8-a de marto de 2015) estis televida produktoro kaj verkisto usona, konataj pro partopreno kune kun Matt Groening kaj James L. Brooks en la serio La Simpsonoj. Li kreis plurajn rolulojn en la serio.

Sam Simon
Persona informo
Naskiĝo 6-a de junio 1955
en Los-Anĝeleso, Kalifornio Usono
Morto 8-a de marto 2015
en Pacifikaj Palisaĵoj, Kalifornio Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Stanford • Beverly Hills High School vd
Familio
Edz(in)o Jennifer Tilly • Jami Ferrell vd
Profesio
Okupo Televida produktoro, Scenaristo
Aktiva dum 1979 - 2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li laboris pri spektakloj kiel Cheers, Taxi, The Drew Carey Show, kaj The Tracey Ullman Show. Li verkis La Maldolĉan Duonon, seri-komedian epizodon por la spektaklo Howard 100 de Howard Stern en Sirius Satellite Radio, kiu elsendiĝis la 25-an de oktobro 2006. Li estis edziĝinta al Jennifer Tilly de 1984 ĝis 1991.

Sam Simon reprezentis pezegan boksiston Lamon Brewster, la eksa ĉampiono de la Monda Boksa Organizo en sia kategorio, kaj ankaŭ estis nomumita Boksa Reprezentanto de la Jaro en 2004.[1]

En 2012, li estis diagnozita je fina kojlo-kancero, tiel ke li decidis donaci sian havaĵon de 100 milionoj USD al bonfarado. Li mortis la 8-an de marto 2015 pro ĉi tiu malsano.[2] [3]

Sam Simon konkurencis en la eldonoj de 2007, 2009 kaj 2011 de la Monda Serio de Pokero, kaj lia plej bona rezulto estis en 2009 kiam li finis en la 20a loko. Entute li ricevis 144 280 usonajn dolarojn.[4] pro siaj diversaj kontribuoj.

Sam Simon estis intervjuita en 60 Minuta segmento, en kiu li estis demandita pri sia fundamento por la bonstato de hundoj. Ankaŭ li diris, ke li enspezas 10 milionojn da dolaroj jare por La Simpsonoj, kvankam li ne laboris pri la serio ekde 1993, kie li havis la titolon de plenuma produktoro.[5]

Referencoj redakti