Samad Behrangi (perseصمد بهرنگی} (la 24an de junio, 1939 - la 31an de aŭgusto, 1967) estis irana instruisto, socia kritikanto, folkloristo, tradukisto kaj verkisto de mallongaj rakontoj. Li estas fama ĉefe pro siaj porinfanaj libroj, precipe La nigra fiŝeto. Influita plejparte de maldekstraj ideologioj, kiuj estis oftaj inter la iranaj inteligentuloj de lia epoko, liaj libroj tipe portretis la vivojn de la infanoj de la urbaj senhavuloj kaj instigis la individuojn por ŝanĝi siajn cirkonstancojn pere de siaj propraj iniciatoj.[1]

Samad Behrangi
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1939 (1939-06-24)
en Tabrizo
Morto 31-an de aŭgusto 1967 (1967-08-31) (28-jaraĝa)
en Tabrizo
Mortokialo drono
Tombo Kavanaq
Lingvoj azerbajĝanapersa
Ŝtataneco Irano
Alma mater University of Tabriz
Okupo
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Tabrizo en malalt-nivela irana azerbajĝana familio. Filo al Ezzat kaj Sara, li havis du aliajn fratojn kaj tri fratinojn. Lia patro estis laŭsezona laboristo kaj lia enspezo estis neniam sufiĉa. Pli poste li forlasis Iranon por Gafgazo kaj neniam revenis. Samad finis elementan lernejon kaj tri jarojn de mezlernejo antaŭ enskribiĝi en instruisto-trejnanta lernejo, kaj finigis la programon en 1957. Tiel, nur ricevinte kelkajn jarojn de edukado, ĉe la aĝo de 18, li fariĝis instruisto kaj daŭre estis tio por la cetero de sia vivo, en Orienta Azerbajĝano de Irano. En la sekvantaj dek unu jaroj, dum instruado de la persa lingvo en kamparaj lernejoj de irana Azerio, li akiris B.A. gradon pri la angla lingvo de Tabriza Universitato.[2] Li komencis eldoni rakontojn en 1960, lia unua rakonto estis Adat "Kutimo". Li daŭrigis skribadon de rakontoj, dum li ankaŭ tradukis el la angla kaj la turka al la persa, kaj el la persa al la turka. Poste, asertante ke li estas malĝentila, li estis eksigita de sia mezlerneja instruado kaj asignita al instruado en elementa lernejo. Pli poste, kiam liaj kulturaj laboroj pliiĝis, li estis akuzita kaj plutraktita kaj interrompita de instruado. Post iom da tempo lia posteno estis nuligita kaj li revenis al lernejoj. Poste, li ĉeestis studentajn protestojn.

Tamen, li ne estis permesata eldoni siajn verkojn en la Azera lingvo, do li devis traduki ilin en la persan por fari ilin haveblaj en Irano.[3]

Literaturaj verkoj redakti

Krom la rakontoj porinfanaj, li verkis multajn pedagogiajn eseojn kaj kolektis kaj eldonis plurajn specimenojn de parola azerbajĝana literaturo. Liaj folkloraj studoj kutime estis faritaj kun la helpo de lia kolego Behruz Dehgani, kiu helpis ankaŭ por eldonado de kelkaj el la verkoj de Behrangi post lia frua morto. Behrangi ankaŭ havas kelkajn azerajn tradukojn de la persaj poemoj de Ahmad Ŝamlu, Forug Farroĥ-Zad kaj Mehdi Aĥavan Sales.

Morto redakti

Behrangi dronis en la Aras-rivero kaj la Pahlavia reĝimo estis kulpigita pro lia morto.[4] Oni kredas, ke armea oficiro, Hamze Farahati, estis vidita kun li kiam li dronis. Tamen la armea oficiro estis proksima amiko de Samad Behrangi kaj kunhavis liajn maldekstrajn vidpunktojn. Farahati en sia libro kaj en intervjuo kun VOA neambigue konfirmis ke Samad mem dronis kaj ne estis mortigita de SAVAK. En la kultura socio de Irano, homoj kiel Gxalal Ale-Ahmad kaj Golam-Hosejn Saedi, malfacile povis akcepti lian morton. Sed kelkaj, precipe Behruz Douxlat-abadi, ankaŭ diris, ke Samad ne scipovis naĝi (kio estis konfirmita de indiĝeno, Hosejn Hosejn-zade) kaj tio estis la kaŭzo de lia morto. Tio ĉi, fakte, alportis la punkton, ke ĉiuj estis nur citantaj vortojn de Behruz Douxlat-abadi kaj ke neniu enketo estis farita pri lia mort(iĝ)o.

Kelkaj liaj verkoj redakti

  • La nigra fiŝeto
  • Enketoj en la edukaj problemoj de Irano (کندوکاو در مسائل تربیتی ایران )
  • Olduz kaj la parolanta pupo
  • Olduz kaj la korvoj
  • Talĥun
  • Unu persiko kaj 1000 persikoj
  • La plena rakontaro de Behrangi, eldonejo Persian Culture & Art Institute, Vankuvero, Kanado kaj eldonejo Zagros, Montrealo, Kanado

Citaĵoj redakti

“La morto tre facile povas veni al mi ĉi-momente, sed mi ne devas aliri la morton, ĝis kiam mi povas vivi. Kompreneble, se iam mi devige renkontos la morton - ke mi faros - ne gravas, la grava afero estas tio, ke kian efikon havos mia vivo aŭ morto sur alies vivoj….” (el: La nigra fisxeto)

Referencoj redakti

  1. Hillmann, Michael.. Samad Behrangi. Encyclopaedia Iranica.[rompita ligilo]
  2. Hillmann.
  3. A Brief Note on Samad Behrangi's Life by Iraj Bashiri
  4. Samad Behrangi