Samuel Gmelin (1611-1676) estis germana evangelia teologo apartenanta al la Dinastio Gmelin. Li estis filo de luterana pastro Wilhelm Gmelin (1573-1635) kaj patro de la kuracisto Johann Georg Gmelin (1652-1705). En 1631, li ricevis sian diplomon pri majstreco. Tiam, li iĝis pastro en Neckartailfingen, sed kiam la komuneco detruiĝis pro fajro, en 1634, li transloĝiĝis al Grötzingen. Gmelin komence volis edziĝi al Brigitta Kolb se ŝi mortis antaŭedziniĝe, tiam en la 9-a de marto 1636 li edziĝis al Sabine Knapp (24.11.1611 Reutlingen -14.12.1638 Grötzingen). Iom post, ili translokiĝis al Beuren.

Samuel Gmelin
(1611-1676)
Evangelia pastro kaj speciala inspektoro en Herrenberg.
Evangelia pastro kaj speciala inspektoro en Herrenberg.
Persona informo
Naskiĝo 28-a de februaro 1611
en Bebenhausen, Germana Imperio
Morto 7-a de majo 1676
en Herrenberg, Germana Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Akademio de Sciencoj de Göttingen
Akademio de Sciencoj de Sankt-Peterburgo
Universitato de Göttingen
Familio
Patro Wilhelm Gmelin vd
Gefratoj Jeremias Gmelin vd
Infanoj Johann Georg Gmelin (1652-1705) vd
Profesio
Okupo religiulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tie li edziĝis duanupte al Katharina Hegel, filino de la luterana pastro Johann Georg Hegel (1615-1680). Sekve, en 1650 al Sondelfingen kaj poste al Seißen. En la 9-a de aŭgusto 1653, li edziĝis al Eva Schleuß. Post dek jaroj, li preterlasis la evangelian karieron kaj eklaborios kiel speciala inspektoro en Sulz. Pli malfrue, en 1672, li ree translokigis sian familion al Herrenberg, tie kie li ekoficis kiel pastro. Gmelin mortis 65-jara en la 7-a de majo 1676.

Krom la kuracisto Johann Georg Gmelin, li havis 9 aliajn infanojn, interalie Samuel Gmelin (Grötzingen, 14.12.1637-20.05.1675)[1], Gottfried Gmelin (Meiningen, 08.02.1640-06.02.1673), Christina Judith (15.10.1641-09.07.1669) kaj Anna Katharina (29.08.1643-22.04.1662), inter la plej konataj. Entute li havis 10 infanojn.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti