Wilhelm Gmelin (1573-1635) estis germana predikanto, pedagogo, luterana pastro kaj ĝenerala inspektoro en Böblingen. Li estis filo de la evangelia pastro Johann Wilhelm Gmelin (1541-1612). En 1591 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno. En 1599, li estis nomumita Diakono en Calw, kie li restis sep jarojn en la posteno. Poste li iĝis mentoro (aŭ baza instruisto) en la Abatejo de Bebenhausen kaj en la kampara Lernejo pri la germana kaj latina lingvoj en Baden-Württemberg.

Wilhelm Gmelin
(1573-1635)
Germana luterana teologo kaj erudiciulo.
Germana luterana teologo kaj erudiciulo.
Persona informo
Naskiĝo 10-a de oktobro 1573
en Gärtringen, Baden-Württemberg, Germana Imperio
Morto 31-a de oktobro 1635
en Böblingen, Baden-Württemberg, Germana Imperio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Latina germana lernejo de Baden-Württemberg
Universitato de Tubingeno[1]
Familio
Patro Johann Wilhelm Gmelin vd
Infanoj Joseph Gmelin • Samuel Gmelin • Jeremias Gmelin vd
Profesio
Okupo Superintendanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li konserviĝis en la posteno ĝis 1630, tiam kiam li estis forpelita pro redono-dekreto[2]. En la 9-a de januaro 1600[3] li edziĝis al Judithe Parsimonius (1576-1619), filino de la protestanta predikanto en Hirschau Johannes Parsimonius (1525-1588). En la sekva jaro li ekprenis la pastrecon en Kirchentellinsfurt kaj estis Senjoro[4] en Reutlingen. En 1634, li iĝis Ĝenerala Inspektoro en Böblingen. Eksterordinara evento okazis dum la Batalo de Nördlingen, tiam kiam la urbo estis prirabita kaj Gmelin ankaŭ suferis la efikojn de la prirabo, tamen li plu restis en la posteno.

Finfine, multaj personoj de lia regiono mortis kiel rezulto de la pesto kaj ruino kiu atingis la urbon, en la 1-a de novembro 1635. Gmelin estis unu el la lastaj viktimoj de la epidemio kiu ruinigis la urbon. Kelkaj el liaj gefiloj estas Johann Wilhelm Gmelin, Joseph Gemelin, Samuel Gmelin kaj Jeremias Gmelin (1613-1698).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Roesch-Evans Ancestry
  2. Redono-dekreto estas kondiĉo kie la uzantoj de la instalaĵoj de iu preĝejo devas redoni la konstruaĵon al la administrantoj de tiu instalaĵo.
  3. The Nation
  4. Senjoro estas ofica titolo tre ordinara en la protestantaj eklezioj kies funkcio estas administrado aŭ kontrolado de la ekleziaj aferoj.