Samuel C. C. Ting
ĉin-Usona fizikisto
(Alidirektita el Samuel Ting)
Samuel Chao Chung Ting (27an de januaro 1936) estas ĉin-usona fizikisto, naskita en Ann Arbor, Miĉigano, kiu ricevis la Nobel-premion pri Fiziko en 1976[1] pro malkovro de subatoma partiklo nomata J/ψ en 1974, sendepende de la sama malkovro de Burton Richter, ambaŭ premiitaj en la sama jaro per la Nobel-premio.